Alteburg (Gräfenroda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Alteburg estis fortikaĵo kaj burgo de kavaliroj rabistaj dum la floranta Mezepoko ĉe la okcidenta montsprono de Arlesberg apud Gräfenroda, Germanio. En 1557 menciitis ankaŭ la nomversio Allenburg.

Burgorestaĵoj en Gräfenroda-Dörrberg
Projekciaĵo

Situo[redakti | redakti fonton]

La burgo situas ĉ. 3,5 kilometrojn sudoriente de la vilaĝocentro de Gräfenroda kaj ĉ. 2 kilometrojn sude de la vilaĝkvartalo Dörrberg. Malsupre troviĝas la grava fervoja linio inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen tra la valo de la rivero Wilde Gera. Oni konstruis la burgon ĉefe pro la konduko de la mezepoka komerca vojo apud Geschwenda. Plurnombraj kavaj vojoj signas ĉe la eosta parto de Arlesberg (je distanco de ĉ. 900 m) la malsobenkondukon de tiu iam grava komercvojo. Jen ĝia kompleta konduko (laŭ Luise Gerbing): ArnstadtPlaue – Geschwenda – malsobeniro ĉe Arlesberg – Güldene Brücke – Rennsteig, poste – sobeniro al Suhl-Goldlauter kaj Suhl. Dua komerca vojo kondukis disde Arnstadt tra Liebenstein, Gräfenroda, Waldsberg, Löffelbühl kaj Oberhof al Suhl.

Historio[redakti | redakti fonton]

Verŝajne ĉirkaŭ la jaro 1150-a la grafoj de Käfernburg starigis etan burgon ĉe la norda rando de la Turingia Arbaro. Dum la multo da bataletoj en la 13-a jarcento la burgo ofte venis en la manojn de rabistaj kavaliroj damaĝontaj komerctrafikon disde kaj al Erfurto. En la jaroj 1290 kaj 1343 la burgo sieĝitis kaj fine detruitis.

Minejaj provoj[redakti | redakti fonton]

Je la komenco de la 17-a jarcentoj la arbaroj ĉirkaŭ la burgo aliritis fare minejistoj kiuj jam ĉe la eosta parto de Arlesberg aktivis. Ili esperis trovi ankaŭ ĉi-loke kupron kaj arĝenton. En 1606 Barthel Drachstedt, entreprenisto de Ilmenau akiris la koncesion ekspluatadan por la regiono Alteburg kaj Arlesberg. Ĝis 1611 venis pluraj investantoj, sed vane: finfine restis perdo de pli ol 13000 guldenoj por la finfaritaj ŝaktoj, gangoj, fandejoj kaj loĝejoj.

Elfositaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefforstisto Carl Brückner gvidis inter 1905 kaj 1909 la unuajn elfosadojn sur ĉi tiu teritorio. Li ankaŭ eltrovis la burgajn strukturon kaj grandecon. Temis pri rektangula aĵo sur 65x50 metroj. Meze troviĝis puto enroka 30 metrojn profunda - sed povus esti ke temas ankaŭ pri simpla minad-ŝakto. La malsupraj muraĵoj estis el kalkŝtono, la supraj el grejso de la ĉirkaŭaĵoj. Hodiaŭ parteto mura rekonstruitis.

La tuto estas monumentprotektitaĵo. La medio uzatas forstade. Konekse estas kelkaj legendoj. Unu legendo parolas pri forpelo de la burggrafo kune kun filino Katharina Anna fare de rabistaj kavaliroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Bienert: Ruine Raubschloss - Mittelalterliche Burgen in Thüringen, Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen: 2000, ISBN 3-86134-631-1
  • Michael Köhler (eld.): Raubschloss - Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätz, Jenzig-Verlag, Jena: 2001, ISBN 3-910141-43-9
  • Luise Gerbing (eld.): Die Flurnamen des Herzogtums Gotha und die Forstnamen des Thüringerwaldes, Gustav Fischer Verlag, Jena: 1910
  • H. von Minckwitz (eld.): Kupfer- und Silberbergwerke auf dem Thüringer Wald im 17. Jahrhundert (=Das Thüringer Fähnlein, 4), Jena: 1936
  • C. Lerp (1909) kaj Hansjörg Müllerott (2001) Über die Raubschloß=Ausgrabungen bei Dörrberg oder Alteburk im Tal der Wilden Gera bei Geschwenda, Arnstadt 2001 (reeldono).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]