Rüttenen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alteinschlag)
Rüttenen
Blazono de Rüttenen
Blazono de Rüttenen
Blazono de Rüttenen
Rüttenen
Rüttenen
Rüttenen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 606899 / 231074 (mapo)47.2305555555567.5297222222222Koordinatoj: 47° 14′ N, 7° 32′ O; CH1903: 606899 / 231074 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1448
Areo 8,77 km²
Alteco 516 m super marnivelo
Poŝtkodo 4522
Komunumkodo 2555
Mapo de Rüttenen
Mapo de Rüttenen
Mapo de Rüttenen
vdr

Rüttenen estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 448 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rüttenen etendiĝas en valkandrono de la rojo Verena surpe de la Ravino de Verena norde de la urbo Soloturno ĉe la suda deklivo de la monto Weissenstein, kiu apartenas al la Ĵurasa Montaro. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Rüttenen, Falleren, Oberrüttenen, kaj la setlejoj Wildilisbach, Galmis, Kreuzen, Alteinschlag kaj Brüggmoos. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,77 km², de kiuj 68,9% estas kovritaj de arbaro, 28,8% servas por agrikulturo kaj 7,9% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rüttenen limas en nordo al Balm ĉe Günsberg, en oriento al Riedholz, en sudoriento al Feldbrunnen-Sankt-Niklaus, en sudo al Soloturno, en sudokcidento al Langendorf, en okcidento al Oberdorf, kaj en nordnordokcidento al Welschenrohr.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rüttenen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas flanka vojo de Langendorf al Günsberg kaj vojo al Soloturno. La komunumo estas konektita per buslinio al la loka transportreto de la urbo Soloturno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situras 5 kilometrojn sude de la komunumo sude de Soloturno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rüttenen datiĝas el la jaro 1474 kiel Rüti. Dum mezepoko la teritorio de la hodiaŭa komunumo Rüttenen apartenis al la Abatejo Sankt-Ursen. En la 14-a jarcento la urbo Soloturno akiris la protektovoktecon pri la abatejo kaj tiam Rüttenen fariĝis setloceloloko de la urbocivitanaro de Soloturno. Ĉirkaŭ la jaro 1500 oni setligis en Rüttenen enmigrintojn el la Aosta Valo. En la jaro 1720 la teritorio de Rüttenen estis atribuita al la Voktejo Flumenthal kaj en la jaro 1752 la diversaj vilaĝoj estis kunigitaj al la hodiaŭa politika komunumo Rüttenen.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]