Alternativa fuelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa brazila benzinstacio kun kvar alternativaj brulaĵoj por vendo[1]
aŭtobuso fuelita per vegetaĵa oleo en Austin, Teksaso, Usono marte 2008
hidrogena aŭtobuso el Gelsenkirchen, Germanio, en la Hanovra foiro, la tutmonde plej signifa industria foiro, aprile 2006

Alternativa fuelo, konata kiel nekonvencia kaj progresinta fuelo, estas ajnaj materialoj aŭ ĥemiaĵoj kiuj povas esti uzataj kiel fuelo, krom konvenciaj brulaĵoj kiel fosiliaj fueloj (nafto kaj sekve petrolo, karbo kaj tergaso), same kiel nukleaj materialoj kiel ekzemple uranio kaj torio kaj ankaŭ artefaritaj fueloj el radioizotopoj kiuj estas faritaj en nukleaj reaktoroj.

Iuj konataj alternativaj fueloj estas ekzemple biodizeloleo, fuela bioalkoholo (metanolo, bioetanolo, biobutanolo), rubaĵo-derivita fuelo, kemie stokita elektro (baterioj kaj fuelpilo), hidrogeno, biogaso (nefosilia metano), legoma oleo, propano kaj aliaj fontoj el biomaso. Plej multaj el tiuj ekzemploj estas biobrulaĵoj, energifontoj ĉefe el diversaj plantopartoj, sed baterioj kaj fuelpilo ekzemple ne estas. Biobrulaĵoj ankaŭ estas konsiderataj renovigeblaj fontoj samkiel elektro el vento, fluo de akvo aŭ sunradiado. Kvankam renovigebla energio estas plejparte uzita por generi elektron, estas la ideo ke iu procentaĵo de renovigebla energio aŭ procento estu uzata por krei alternativajn fuelojn. Esplorado daŭras por trovi pli taŭgajn bio-fuelajn kultivaĵojn kaj plibonigi la oleoproduktojn de ĉi tiuj kultivaĵoj. Uzante la nunan efikecon, bezonatus vastaj kvantoj da tero kaj dolĉakvo por produkti sufiĉe da petrolo por tute anstataŭigi fosilian fueluzadon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Per la "kvar alternativaj brulaĵoj" en la fotita brazila benzinstacio celiĝas: biodizeloleo (B3), fuela miksaĵo el komuna etanolo ("gasoholo", E25), neta etanola fuelo (alkohola fuelo, E100), kaj kunpremita tergaso (CNG) - fotita en Piracicaba, San-Paŭlio, Brazilo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]