Alteso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alteso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Infanoj Laotoa
vdr

Laŭ la helena mitologio, Alteso estis reĝo de la leleganoj, kiam tiu popolo de Anatolio (proksime aŭ ene de Troado) estis aliancita al Trojo dum la greka sieĝo de tiu urbo. Fakte, dum lia reĝado, Aĥilo disrabis Pedason, la tiama ĉefurbo de la leleganoj.

Laŭ Homero, lia filino Laotoa unuiĝis al reĝo Priamo de Trojo, kaj havis multnombran idaron kun li[1]. Inter ili elstaris Likaono kaj Polidoro, princoj de Trojo.

Oni diris ke li ankaŭ estis la patro de la argonaŭto Anceo el Samoso, eble nur por ligi tiun heroon al la lelegianoj, tial kial la genealogio de Altes ne estas priskribita de la klasikaj verkistoj[2].

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Homero, Iliado, 21.85.
  2. Homero, Iliado, XXI, 86 kaj XXII, 51.