Altimetrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Altimetria profilo de ŝoseo.
Trafiksignalo de averto antaŭ granda misnivelo en la ŝoseo.

La altimetrio (nomata ankaŭ hipsometrio) estas la branĉo de la topografio kiu studas la aron de metodoj kaj proceduroj por determini kaj reprezenti la altecon aŭ simple "alton" de ĉiu punkto rilate de referenca ebeno. Pere de la altimetrio oni atingas reprezenton de la reliefo de la tereno.

Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Topografria fako pritraktanta trovi kaj plandesegni altecon de tereno rilate difinitan nivelsurfacon. Kaj li indikas ankaŭ la sinonimon "hipsometrio" kiel faka termino kaj simple "nivelado" por pli ampleksa kompreno. Altimetro estus la aparato por mezuri altojn.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 9.