Altlernejo Dénes Gábor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Altlernejo Dénes Gábor, (origine hungare Gábor Dénes Főiskola; mallonge GDF) estas altlernejo en Budapeŝto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kampuso de Altlernejo Dénes Gábor

La altlernejo estis fondita en 1992 el 2 edukaj centroj (LSI kaj SZÁMALK), kie instruadis komputilistojn aŭ informadikistojn. Ekde 1999 oni instruas ankaŭ ekonomian informadon, ekde 2003 informadan teknologion. En 2006 la studentoj povas akiri (BSc) kaj (BA) gradojn.

Dekomence oni povas lerni ordinare aŭ koresponde (la lastan komprenu: estas ebleco konsultadi en diversaj urboj (eĉ eksterlande)), sed post jaroj tio forvelkiĝis. Tamen en 2006 la altlernejo inaŭguris centron en Siófok.

Fine menciindas anglalingva (MSc) kurso helpe de interreto, University of Hertfordshire donas la diplomon "MSc in Computer Science".

Fontoj[redakti | redakti fonton]