Altnaza antilopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Altnaza antilopo
Maskla altnaza antilopo (Saiga tatarica)
Maskla altnaza antilopo (Saiga tatarica)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Antilopenoj Antilopinae
Genro: Saiga
Specio: S. tatarica
Saiga tatarica
Konserva statuso
CR
grize: ĝenerala arealo en la pasinteco verde: La hodiaŭa arealo de la saiga subspecio ruĝe: arealo de la mongola saiga
grize: ĝenerala arealo en la pasinteco
verde: La hodiaŭa arealo de la saiga subspecio
ruĝe: arealo de la mongola saiga
grize: ĝenerala arealo en la pasinteco

verde: La hodiaŭa arealo de la saiga subspecio

ruĝe: arealo de la mongola saiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La altnaza antiloposajgao (Saiga tatarica) estas zoologia genro el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj, kiu loĝas en Ŝinĝango kaj la Interna Mongolio de Ĉinio, iama Sovetunio kaj Mongolio. Somere ĝi surhavas dorse flavbrunajn harojn, sed ĝiaj gropaj makuloj, abdomeno kaj vosto prezentiĝas blankaj. Vintre ĝi sin vestas per densa, longa kaj tute blanka hararo. Ĝi distingiĝas ĉefe per sia ŝvela nazo kun naztruoj malsupren direktitaj. Ĝi longas 1,2-1,7 m., altas 75–80 cm. kaj pezas 36–69 kg. La kornoj de la maskla besto estas rektaj kaj eĝhavaj kun longeco de 20–26 cm. La femala besto ne portas kornojn.

La antilopoj vivas sur vastaj dezertaj aŭ duondezertaj ebenaĵoj, kie la temperaturo draste ŝanĝiĝas en tagnokto. Ili agas ofte en eta grupo el kelkaj ĝis dekkelkaj. Aŭtune ili amase migras suden, al valoj kie abundas herboj kaj regas varmeta klimato. La sekvantan aprilon ili revenas norden, en malgranda grupo, 2-6-ope. Tiam la masklaj bestoj iras en la fronto kaj la femalaj poste. En la somera restadejo ili kolektive agas. Malaltaj arbustoj kaj herboj estas iliaj manĝaĵoj. Manĝinte sukoplenan manxgaĵon, ili ne soifas dum longa tempo. Hardite de la medio, ili ne timas froston, sed humidecon. Ili estas akraflaraj kaj kuras rapide, la rapideco de ilia kurado atingas 60 km. hore. Ili pariĝas en decembro. Post gravedeco de ĉ. kvin monatoj, la femala besto naskas en la sekvanta majo, ĉiufoje 1-3 idojn. Ĝenerale, ĝi naskas unu idon en la unua nasko kaj du aŭ hazarde tri idojn en la postaj naskoj. Post 30 minutoj la novnaskito povas stariĝi, post ses horoj ĝi povas sekvi sian patrinon, kaj post ok monatoj ĝi fariĝas same granda kiel ĝiaj gepatroj. En la pasinteco ekzistis multaj altnazaj antilopoj, sed pro troa ĉasado ili preskaŭ neniiĝis en la mondo. Nun ili estas rigore protektataj. La bredataj altnazaj antilopoj ne povas vivi longan tempon. La korno de la besto estas valora drogo.

La rostra nazo de la altnaza antilopo - video de la jutuba kanalo Scivolemo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]