Altometro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Altometro

Altometro (ankaŭ altimetro, altec-montrilo, altomezurilo) estas mezurilo, sur kiu oni povas legi altecon de iu ajn objekto (fiksa aŭ moviĝanta kiel aviadilo).

Ĝi havas du ĉefajn tipojn. Unu sekvas ŝanĝiĝon de la aerpremo (barometra altometro), dum alia mezuras tien-reenvojon de radiondoj (fiksita ĉe subo de la aviadilo).

La mezurado per aerpremo okazas tra premventilo malfermita al la ekstera atmosfero. La kresko-malkresko de la premo ŝanĝas volumenon en la ujo, kio fine montriĝas sur la altometro. Oni mezuras la aerpremon ĉiam al marnivela aerpremo, oni devas ĉiam korekti tion konvene al la vetero.

La radionda altometro mezuras altecon de aviadilo kompare al la tero. La elradiita signo povas esti impulsa (kalkulado el tempo) aŭ frekvenca modulita (kalkulado el frekvenca diferenco). Oni uzas radi-altometrojn al aŭtomata navigado aŭ "blinda" alteriĝo (okaze de nebulo ks.).