Alvin (submarŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alvin estas mini-submarŝipo kun longo de 7 metroj kaj pezo de 16 tunoj. La posedanto de Alvin estas la Usoma mararmeo, sed ĝin uzas ekde 2004 Woods Hole Oceanographic Institute (WHOI).


La submarŝipon konstruis General Mills' Electronics Group en Minneapolis, Minnesota. Alvin eltenas premon de 6.000 PSI kaj povas subakviĝi ĝis 4.500 metroj. La korpoŝelo estas el titano kaj dikas 5 cm. Interne ĝi havas spacon por tri personoj, por piloto kaj du esploristoj. La vidfenestro estas el 9cm-a plastiko. Alvin subakviĝas per ŝarĝoj kaj ĝi elakviĝas per deĵeto de ili. Se tiu suprenakviĝo okazas tre malrapide, povas helpi tion flankaj motoroj.

La aero sufiĉas por ĉ. 3 tagoj. En kazo de danĝero la pasaĝera parto povas esti apartigita de la resto.

Ĝi debutis la 1-a de septembro 1985 per malkovro de ŝipruino de Titanic. Oni nuntempe esploras per ĝi submarajn termofontojn.

Eksteraj ligiloj