Alzheimer-malsano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alois Alzheimer (jen memortabulo en Vroclavo) priskribis la simptomojn de Alchajmero

Alzheimer-malsano (esperantigebla al AlchajmeroAlchejmero; vidu sube) estas difuza cerba atrofio, kutime okazanta kune kun demenco, normale dum la senileco.

Ĝi estas la ĉefa kauzo de demenco ĉe la maljunulo. Nune, ĝi trafas ĉirkaŭ 26 milionojn da homoj en la mondo (kaj eble kvaroblo en ĉirkaŭ 2050)[1].

Alchajmeron karakterizas grada perdo de memoro kaj de aliaj mensaj kapabloj, des pli grave ju pli da ĉeloj mortas kaj diversaj cerbaj zonoj atrofias. La malsano kutimas daŭri ĉ. 10 jarojn, post kiuj la detruiĝo de la cerbo atingas vivoneprajn zonojn, kio rezultigas morton. Oni ankoraŭ ne eltrovis plene la kaŭzojn de alchajmero, kvankam oni identigis kvar genojn kun rilato al alchajmeremo. Nuntempe ne ekzistas kuraco por ĉi tiu malsano.

Pri la nomo

La nomo de la malsano devenas de la germana medicinisto Alois Alzheimer, kiu priskribis la simptomojn.

La esperantigo de la nomo ne estas stabila, kaj oni proponis diversajn variantojn. Vidu diskutpaĝon kaj jenan retan diskuton.

En la Esperanta Retradio, oni uzas ambaŭ Alchajmero-n[2] kaj Alchejmero-n.[3][4]

La uzanto de H-sistemo devas scii, ke ne elparolu tion kiel "Alĉejmero".

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Global prevalence of dementia: a Delphi consensus study. Cleusa P Ferri, Martin Prince, Carol Brayne, Henry Brodaty, Laura Fratiglioni, Mary Ganguli, Kathleen Hall, Kazuo Hasegawa, Hugh Hendrie, Yueqin Huang, Anthony Jorm, Colin Mathers, Paulo R Menezes, Elizabeth Rimmer, Marcia Scazufca and for Alzheimer's Disease International. The Lancet, Volume 366, Issue 9503, 17 December 2005-6 January 2006, Pages 2112-2117 COI:10.1016/S0140-6736(05)67889-0 (PDF)
  2. Ĉu 'rusto en la kapo' vekas Alchajmeron?
  3. Komputiloj malhelpas lernadon
  4. Aktiva vivostilo tenas la cerbon freŝa

Eksteraj ligiloj

greke http://www.alzheimer-nederland.nl greke http://www.ncbi.nlm.nih.gov/entrez/query.fcgi?cmd=Retrieve&db=pubmed&dopt=Abstract&list_uids=15716586&query_hl=8 greke http://www.alzforum.org greke http://www.benbest.com/lifeext/Alzheimer.html