Alūksne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alūksne
urba komunumo en Latvio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo LV-4301
LV-4302
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 262  (2023) [+]
Loĝdenso 439 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 25′ N, 27° 3′ O (mapo)57.42388888888927.050277777778Koordinatoj: 57° 25′ N, 27° 3′ O (mapo) [+]
Alto 217 m [+]
Areo 14,27 km² (1 427 ha) [+]
Alūksne (Latvio)
Alūksne (Latvio)
DEC
Alūksne
Alūksne
Situo de Alūksne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alūksne [+]
vdr

Alūksne - jen latve, historie ankaŭ germane Marienburg kaj estone Aluliina - estas urbo borde de Lago Alūksne en nordorienta Latvio proksime de la limoj kun Estonio kaj Rusio. Ĝi estas la sidloko de Alūksne-municipo. Loĝantaro 7982 (2016).

Historio[redakti | redakti fonton]

La regiono ĉirkaŭ Lago Alūksne estis origine aranĝita de finna-parolantaj triboj, kaj de la 8-a al la 12-a jarcentoj de Latgalianoj. La dato de setlado ĉe la nuna loko de la urbo, tiam konata kiel Olysta, Alyst, kaj Volyst, aperas en la kronikoj de Pskovo kiel 1284. La pli posta nomo "Alūksne" venas de la latgaliana vorto olūksna, kun la signifo fonto en la arbaro.

La latgalianaj loĝantoj de la loko estis konkeritaj fare de la germanaj krucistoj de la Livonia Ordeno en 1224.[1] Ili konstruis kastelon nomitan Marienburg (laŭ Maria, la patrino de Jesuo) sur proksima insulo, kiu helpis protekti komercvojojn de Rigo ĝis Pskovo. La urbo kiu formiĝis proksime de la kastelo ankaŭ iĝis konata kiel Marienburg.

Marienburg estis kaptita fare de la soldatoj de Ivano la Terura en 1560 dum la Livonia Milito. Ĝi estis integrigita en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj en 1582. La urbo iĝis parto de la Sveda Imperio en 1629.

Ernst Glück, lutera kleriko kaj la unua tradukisto de la Biblio en la latvan, fondis la unuajn latvalingvajn lernejojn en Vidzeme en 1683. Ĝi nun estas la Alūksne Muzeo. La rusa armeo gvidita fare de Ŝeremetjev kaptis la urbon dum la Granda Nordia Milito en 1702, kaŭzante grandan damaĝon al la areo kaj deportante ĉiujn loĝantojn, inkluzive de Glück kaj lia vartfilino, Marta Skavronska, kiu poste iĝis imperiestrino Katerina la 1-a. Post 1721 Alūksne iĝis parto de la Livonia Gubernio sed post multaj jardekoj ĝi estis detruita kaj iĝis negrava setlejo. Alūksne komencis evoluon en 19-a jarcento kiam ĝi iĝis grava komercejo. Pluevoluigo estis stimulita per malfermo de etŝpura fervojo linio Stukmaņi - Gulbene - Alūksne-Valka en 1903.

Dum Latvia Milito de Sendependeco Alūksne estis unu el la unuaj gravaj setlejoj en Vidzeme kiu estis liberigita fare de Latvia Armeo en majo 1919. En 1920 Alūksne ricevis urborajtojn. Ekde 2009 ĝi estas administra centro de la Alūksne-municipo.

La insulo de la urbo estas konata kiel Pils salas (Kastela Insulo) kaj Maria Insulo. Kastelo Alūksne nun estas utiligita kiel subĉiela teatro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. History of Alūksne (angle). Alirita 2022-01-02.