Am Hof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La placo Am Hof
Generali kaj Ledererhof
Detalo de la Kolono de Maria
Palaco Collalto

Am Hof (Ĉe la Korto) estas la plej granda placo de la Interna urbo de Vieno (Aŭstrio). Ĝi estiĝis ene de la romia tendaro Vindobono kaj estas ligita ankaŭ al la fino de la Romia imperio[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

De 1155 ĝis proksimume 1280 tie troviĝis korto de la Babenbergoj, en kiu Henriko la 2-a konstruigis en 1155-1156 sian rezidejon. Ĉi tie li renkontis sian estontan edzinon Teodora Komnena, filinon de la bizanca princo Andronikos Komnenos, kiu naskos al li la faman imperiestron kaj militestron Frederikon la 1-a Barbarossa[1].

Sur la placo okazis kavaliraj turniroj kaj menestrelaj konkursoj. Ekde la 14-a jarcento tie svarmis bazaroj kaj poste foje okazis ekzekutoj. Ĉi tie en 1804 la lasta romia imperiestro Francisko la 2-a Jozefo Karlo deklaris sin ankaŭ imperiestro de Aŭstrio. Du jarojn poste, la 2-an de aŭgusto 1806 je la sama loko li anoncis ĉesigon de la Sankta Romia imperio. Tiel finiĝis la historio de la imperio, restarigita de la imperiestro Karolo la Granda en 800 kaj komenciĝis tiu de la Aŭstria imperio, transformiĝonta en 1867 en Aŭstrio-Hungarion. Post preni la aŭstrian kronon li ŝanĝis sian nomon al Francisko la 1-a, do la tempo simbole kvazaŭ faris unu paŝon malantaŭen[1].

Alia menciinda evento estas ligita al la Hungara revolucio de 1848. La 6-an de oktobro 1848 subtenantoj de la revolucio sturmis surplace la militministerion, eltiris la ministron Theodor Baillet von Latour, kiu planis sendi al Hungario vienan batalionon, kaj pendigis lin sur lanterno. La revolucio fiaskis. La aŭstria potenco venĝis sian malhonorigon kaj sekvan jaron je la sama tago estis ekzekutitaj la hungara ĉefiministro Lajos Batthyány kaj 13 revoluciaj militestroj, mortpafitaj en urbo Arad. Nun la 6-a de oktobro en Hungario estas oficiala Memortago de la 13 martiroj de Arad[1].

Tamen la surtroniĝinta la 2-an de decembro 1848 Francisko Jozefo la 1-a elektis kiel ĉefan rezidejon kastelon Schönbrunn, en kiu li naskiĝis en 1830 kaj la imperiestra kortego forlasis la ĉefurbon[1].

Kolono de Maria[redakti | redakti fonton]

Centre de la placo staras alta kolono, sur kiu troviĝas statuo de la suferplena Virgulino Maria en stelkrono, tretanta drakon. Sube kvar bravuloj frakasis per glavoj simbolajn malamikojn — drakon (malsatego), leonon (milito), serpenton (malfideleco) kaj basiliskon (pesto). La monumento estis starigita en 1667 kiel dankosigno pri savo de la urbo sieĝita de la sveda armeo en 1645 dum la Tridekjara milito. Fakte tio estis la bronzo-ŝtona replikaĵo de la grejsa originalo, farita jam en 1646 en vilaĝo Wernstein am Inn laŭ mendo de la imperiestro Ferdinando la 3a. Ĝi siavice sekvis ekzemplon de la simila kolono, starigita en 1638 en Munkeno laŭ mendo de la bavaria duko Maksimiliano la 1-a, kiu tiel dankis la sanktan patronon de Bavario pro nedetruo de la urbo, antaŭplanita de la sveda armeo[1].

Rimarkindaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter aliaj rimarkindas la oficejo de Generali kaj la tiel nomata Ledererhof (ankaŭ konata kiel Zur goldenen KugelSur la ora kuglego). Sian nomon ĝi ricevis de la domoj, surloke de kiuj ĝi estis konstruita en 1882-1883. Ledererhof memorigas pri la ledfaristoj, gildio de kiuj same kiel tiu de la farbistoj troviĝis apud kanalo liveranta akvon, tiel bezonatan por iliaj metioj. Zur goldenen Kugel aludas gravan historian eventon — la Duan sieĝon de Vieno fare de la turkoj en 1683. Dum bombardo turka kuglego trafis domon. Poste ĝi estis orizita kaj inkrustita en la muron. Dum la Dua mondmilito bomboj trafis jam ĝian sukcedinton, sed danke al lerta restaŭrado ni vidas ĝin preskaŭ netuŝita de la tempo[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Stanislavo Belov (2018-06-12)Vagado tra Interna urbo de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-25. Alirita 2019-02-25.