Saltu al enhavo

Amaŭrornito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amaŭrornitoj
Fenikura amaŭrornito (Amaurornis phoenicurus)
Fenikura amaŭrornito (Amaurornis phoenicurus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Amaŭrornitoj Amaurornis
Reichenbach, 1853
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amaŭrornitoj (laŭ la latina scienca nomo Amaurornis) estas birdogenro de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Oni proponis monotipan subtribon, Amaurornithina, por tiu genro.[1]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genro Amaurornis estis starigita de la germana natursciencisto Ludwig Reichenbach en 1853 kun la Oliveca amaŭrornito (Amaurornis olivacea) kiel tipa specio.[2] La nomo devenas el la greka amauros, kun la signifo "malhela" aŭ "bruna" kaj ornis, kun la signifo "birdo".[3]

Ankaŭ la Novgvinea nefluga ralo estis foje inkludita en tiun genron, sed plej ofte ĝi konstituas apartan monotipan genron Megacrex. La unuaj kladistikaj studoj pri raloj, bazitaj sur morfologio, forte sugestis, ke Amaurornis kiel tradicie difinita ne estas monofiletika, kaj ke kelkaj specioj metitaj tie estas fakte pli proksimaj al la malgrandaj raloj tradicie metitaj en Porzana. Tion poste konfirmis molekulaj studoj. Tamen, tiuj malgrandecaj specioj estas probable ankaŭ ne proksimaj al la grandaj membroj de Porzana, kaj tio postulus la restarigon de la malnova genro Zapornia.[1][4]

La genro enhavas kvin speciojn:[5]

BildoScienca nomoOrdinara nomoDistribuado
Amaurornis phoenicurusFenikura amaŭrornitotropika Azio el Pakistano oriente ĝis Indonezio
Amaurornis olivaceaOliveca amaŭrornito aŭ Filipina amaŭrornitoFilipinoj
Amaurornis magnirostrisGrandbeka amaŭrornitoTalaud-insuloj, Indonezio
Amaurornis isabellinaIzabela amaŭrornitoSulaveso
Amaurornis moluccanaMoluka amaŭrornito, helventra, ruĝvosta raloAŭstralio, Molukoj, Nov-Gvineo, Bismarkoj kaj Salomonoj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 (1998) “A phylogenetic analysis of the Gruiformes (Aves) based on morphological characters, with an emphasis on the rails (Rallidae)”, Philosophical Transactions of the Royal Society B 353 (1378), p. 2077–2151. doi:10.1098/rstb.1998.0353.
  2. Reichenbach, Ludwig. (1853) Handbuch der speciellen Ornithologie 1 (germane). Expedition Vollständigsten Naturgeschichte.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London, UK: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. (2014) “Deep global evolutionary radiation in birds: Diversification and trait evolution in the cosmopolitan bird family Rallidae”, Molecular Phylogenetics and Evolution 81, p. 96–108. doi:10.1016/j.ympev.2014.09.008. Bibkodo:2014MolPE..81...96G.
  5. Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 8 July 2019 .