Amadeo Aba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amade Aba)
Amadeo Aba
Ceteraj titoloj reĝa juĝisto
Persona informo
Naskiĝo 1240?
en nekonata
Morto 5-an de septembro 1311 (1311-09-05)
en Košice
Mortis pro hommortigo vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Aba
Gefratoj Péter Aba vd
Profesio
Okupo soldato • lord of the manor • politikisto vd
Hungara palatino
Dum en 12851301 sesfoje
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Teritorioj de diversaj lokaj regantoj en 1301/1310

Amade ABA (hungare Aba Amadé) (1240? – 5-an de septembro 1311, Kassa) estis hungara reĝa juĝisto, plurfoja palatino en la Hungara reĝlando. Li estas filo de vokto Davido el la Amade-branĉo. Oni scias pri lia familio, ke li havis ses filojn kaj unu filinon.

Li estis grava reganto de nordorienta parto de la hungara reĝlando, li elstaris en 1278 en la batalo de Dürnkrut ĉe la tiama hungara reĝo, Ladislao la 4-a. Li batalis ekde 1280 kontraŭ la kumanoj, en 1285 kontraŭ la tataroj. Pro liaj servoj, li ricevis en 1288 la fortikaĵan departementon Ung. Li estis en 12831285 landa juĝisto, en 12851301 sesfoje palatino. Inter 1301 kaj 1310, li estis palatino krom aliaj personoj. Li apogis la lastan hungaran reĝon el la Árpád-dinastio, Andreo la 3-a, ĝis ties morto en 1301.

Post morto de la reĝo, li elformis sendependan regionon por si, kie li havis propran kortegon kaj uzis reĝajn privilegiojn. La centro de lia regiono estis en Gönc kaj Vizsoly. Ekde 1304, li estis fidelulo al Karlo la 1-a, kiu vizitis lin en ĉ. 1304-06 en la fortikaĵo de Gönc.

Aba Amade enmiksis sin en la batalojn por la pola trono. Lin murdis saksoj de Kassa/Košice dum tumulto en 1311. Post lia morto, liaj filoj malfidelis al la reganta Karlo la 1-a kaj aliancis kun Mateo Csák, reganto de la Supra Hungarujo, sed ili estis venkitaj en la batalo de Rozgony en 1312. Post la batalo travivis 4 filoj, kiuj denove ribelis en 1318, post tio, la familianoj ne plu aperas en la hungara historio.

Lian filinon Beata edzinigis Móric Csák.