Amadeo de Souza-Cardoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amadeo de Souza-Cardoso
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1887 (1887-11-14)
en Mancelos
Morto 25-an de oktobro 1918 (1918-10-25) (30-jaraĝa)
en Espinho
Mortokialo Hispana gripogripo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco PortugalioReĝlando Portugalio
Okupo
Okupo karikaturisto • pentristo
vdr

Amadeo de Souza-Cardoso​ (Mancelos, 14-a de Novembro 1887 - Espinho, 25-a de Oktobro 1918) estis portugala pentristo, pioniro de la moderna arto, kiu pluigis la tendencon markita de la artistoj de avangardo de sia epoko. Kvankam li vivis malmulte, lia verkaro estas elstara referenco en la portugala pentrarto. Li apartenis al la unua generacio de portugalaj modernistaj pentristoj. Li ricevis influon de movadoj kiel kubismo, futurismo kaj ekspresionismo, kaj li atingis ofte nivelon egaleblan al la plej elstara arta produktado de la epoko. Li mortis estante 30-jaraĝa kio markis subitan finon al promesplena pentrokariero. Poste li estis iom forgesita ene kaj ĉefe ekster Portugalio.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li studis en Lisbono kaj ĉefe en Parizo kaj poste en Bruselo. Li amikiĝis kun artistoj kaj verkistoj kiel Gertrude Stein, Juan Gris, Amedeo Modigliani, Alexander Archipenko, Max Jacob, la paro Robert Delaunay kaj Sonia Delaunay, kaj Constantin Brâncuși, la germana artisto Otto Freundlich, la italaj futuristoj Gino Severini kaj Umberto Boccioni. Krome ankaŭ kontaktis kun portugalaj artistoj kiel Almada Negreiros, Santa-Rita Pintor kaj Teixeira de Pascoaes. Kaj ankaŭ kun Antoni Gaudí en Barcelono en 1914.

Li ekkarieris influita de impresionismo de la kataluna Anglada Camarasa. Ĉirkaŭ 1910, influita kaj de Kubismo kaj de Futurismo. En 1913 li ekspoziciis en Usono, kaj kelkaj el tiuj pentraĵoj nun estas en usonaj muzeoj. En 1916, li ekspoziciis en Porto 114 artaĵojn laŭ la moto "Abstraktismo", kiuj estis ekspoziciitaj ankaŭ en Lisbono. Amadeo de Souza Cardoso esploris ekspresionismon kaj en siaj lastaj verkoj li klopodis novajn teknikojn kaj aliajn formojn de plastika esprimo.

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Retrato de Francisco Cardoso (Portreto de Francisco Cardoso)
  • Menina dos Cravos (Junulino de diantoj)
  • Cozinha da Casa de Manhufe (Kuirejo de Manhufe)
  • Entrada (Enirejo)
  • Pintura (Pentraĵo), Brut 300 TSF
  • Os falcões (Falkoj), albumo de 20 desegnoj, publ. en Parizo, 1912
  • O castelo (Kastelo) 1912
  • Pintura (Painting), Coty, 1917
  • Máscara de olho verde (Verdokula masko), 1916