Saltu al enhavo

Amador Díaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amador Díaz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1931 (1931-11-30)
Morto 6-an de marto 1993 (1993-03-06) (61-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Amador DIAZ (naskiĝis en 1932 - mortis la 6-an de marto 1993 en Southampton, Britio) estis brita esperantisto. Ekde sia aliĝo al Brita Esperanto-Asocio en 1949 li aktivis sur ĉiam pli da niveloj: prezidanto de loka grupo kaj de regiona federacio, li estis poste kasisto kaj fine ĉefdirektoro de BEA.

Kun aliaj, li instigis starigi, apud la komerce registrita BEA, la ne-profitcelan Esperanto-Asocion de Britio, kiun li fine prezidis. Dum multaj jaroj li estis komitatano de UEA kaj fakdelegito pri arkitekturo. Multflanka personeco, Diaz instruis la lingvon kaj regule kontribuis al diversaj gazetoj, inter aliaj al MONATO.