Amanitacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amanitaceae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amanitacoj
imperiestra amanito
imperiestra amanito
Biologia klasado
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: = klabfungoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Subklaso: Agaricomycetidae
Ordo: Agarikaloj Agaricales
Amanitacoj Amanitaceae
R Heim ex Pouzar 1983
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La amanitacoj (Amanitaceae) estas familio de fungoj el la ordo de agarikaloj. Plejmulto da specioj havas agarikecan aspekton, kun liberaj lamenoj, kies strukturo estas diverĝa, kaj blankan sporaron. Plejparte temas pri ektomikorizaj fungoj, do simbiozuloj de arboj. Unu el la genroj estas la amanito (Amanita), kaj ekzemplo de aparte konata specio la muŝamanito aŭ muŝmortiga amanito (A. muscaria), somera kaj aŭtuna arbara, venena fungo. Alia genro estas la limacelo (Limacella).
En tiu familio troviĝas manĝeblaj, tre bongustaj fungoj, sed ankaŭ la plej venenaj, i. a. en la grupo de la falusforma amanito (Amanita phalloides), pro kiu ĉiujare mortas dekoj da fungomanĝantoj en ambaŭ hemisferoj.

Grupeto da muŝoamanitoj

Catatrama estas funga genro el Amanitacoj. Unutipa genro, ĝi enhavas nur unu specion nome Catatrama costaricensis, kiu troviĝas en arbaroj de Quercus pilarius en Kostariko.


Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]