Amaral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eva Amaral dum rekta ludado dum turneo "Estrella de mar" (Marstelo, 2002)

Amaral estas muzika grupo de rok/popo de Zaragozo (Hispanio) formata de Eva Amaral (voĉoj kasj komponistino) kaj Juan Aguirre (gitaro kaj komponisto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

1998: unua disko: Amaral[redakti | redakti fonton]

Eva kaj Juan translokiĝis al Madrido el Zaragozo, kaj tie meze de la 1990-aj jaroj naskiĝis Amaral. La nomo de la grupo estas lafamilinomo de Eva kaj estis elektita pro interkonsento. En 1997 ili estis dungataj de Virgin-EMI kaj la 18-a de majo de 1998, ekvendiĝis ilia unua albumo kun sama nomo kiel la grupo. Per tiu disko merkate, Amaral ekfamiĝis en la muzika etoso hispana. Tiu disko vendiĝis je ĉirkaŭ 100.000 kopioj.

2000: Una pequeña parte del mundo (Malgranda parto de la mondo)[redakti | redakti fonton]

En 2000, post la prezenta turneo de sia unua disko kaj la sekva famiĝo, Amaral registris en Londono sian duan albumon, titole Una pequeña parte del mundo, kiu enhavas 13 kantojn: 12 proprajn kaj version de la kanto "Nada de nada" de la malaperinta Cecilia.

2002: Estrella de mar (Marstelo)[redakti | redakti fonton]

Eva Amaral, koncerte en Fuenlabrada, Madrido (2004)

Amaral registris sian trian albumon, nome Estrella de mar, kiu ixgis la hispana disko plej vendata en Hispanio en 2002. Per ĝi ili akiris grandan kvanton de premioj, inter kiu MTV European Award al plej bona hispana artisto kaj 5 pliaj premioj. Per tiu disko ili internaciiĝis, kiam ĝi estis eldonita en 2003, laŭ nova versio, por Ameriko. Kaj tiele ili turniris tra Hispanio, sed ankaŭ vizitis Meksikon, Argentinon kaj Ĉilion.

Somere de 2004, kiam Amaral estis registronta novan diskon, Juan suferis vundon en mano, pro kio Eva devis soloi, kezemple ĉe Bob Dylan, dum lia turniro tra Hispanio, ĉu sola en kelkaj kantoj ĉu akompanata de sia kunulo ludanta harmonikon.

2005: Pájaros en la cabeza (Birdoj enkape)[redakti | redakti fonton]

Eva Amaral dum koncerta kantado dum turniro "Gato negro, Dragón rojo" (2009)

Novembre de 2004, Eva kaj Juan eliris al Londono, kie ĉe Eden Studios, registris sian kvaran albumon, titole Pájaros en la cabeza kun 14 novaj kantoj.

Pájaros en la cabeza ekvendiĝis la 14-a de marto de 2005 kaj, en junio, ili ekturniris en Salamanko, kaj trairis Hispanion, Meksikon kaj Argentinon. Dume Amaral haltis la 15-a de septembro en Barcelono por registri la koncerton kaj eldoni ĝin keil DVD, kiu ekvendiĝis la 28-a de novembro samjare nome El comienzo del big bang (La eko de la bigbango).

Pájaros en la cabeza estis la disko plej vendata en Hispanio en 2005, laŭ la SGAE.[1]

El tiu disko oni vendis pli da 900.000 kopiojn tutmonde.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Amaral eldonis 5 albumojn kaj du koncertojn el kiuj ili vendis ĉirkaŭ 3.500.000 kopiojn.

  • 18-5-98 - Amaral -
  • 17-3-00 - Una pequeña parte del mundo
  • 04-2-02 - Estrella de mar
  • 14-3-05 - Pájaros en la cabeza
  • 27-5-08 - Gato negro.Dragón rojo

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]