Amarillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Amarillo

Amarillo estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en distrikto Potter kaj parte en distrikto Randall. Amarillo estas ankaŭ universitata urbo kaj memdeklarita " Heliumo-ĉefurbo de la mondo".

Situo de Amarillo en Teksaso

Bazaj informoj

Geografio

Interna parto de Amarillo
Strato de Amarillo

Amarillo situas sur altebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la nordokcidenta parto de Teksaso.

Historio

En 1877 ranĉo ekfunkciis en tiu loko. En 1887 oni komencis konstrui la fervojan linion. Tiu poste helpis komercadon de brutoj, kiu okazis tiutempe je impona kvanto. La setlejo origine havis la loknomon Oneidan. La nuna nomo de Amarillo verŝajne venis de flavaj floroj, kiuj estis abundaj dum la printempo kaj somero ĉe la proksima Amarillo-Lago. (Amarillo estas hispana vorto por la koloro flavo). Oni malkovris gason en 1918, poste ankaŭ nafton. En 1927 heliumo-uzino ekfunkciis. Ekde 1950 oni produktis atombombojn.

Ekonomio

Amarillo estas regiona ekonomia centro, kie menciindas la viandoprilaboro. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas maizojn, tritikojn kaj kotonojn, sorgojn, sojfabojn.

Trafiko

Amarillo havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al Lubbock, Oklahomaurbo kaj Los Angeles, ĉefvojoj kuras al Dallas kaj Clovis, fervojaj linioj kuras al Dallas, Clovis, Kansasurbo kaj Pueblo.

Klimato

Horloĝa turo de Amarillo

Amarillo havas mildan dezertan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 6-21 °C. La varmo kulminas en junio kun rekordo 44 °C, la malvarmo kulminas en februaro kun rekordo - 27 °C. Jare pluvas po 501 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en junio. Vintre foje neĝoŝtormoj okazas.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Anglalingva, hispanlingva kaj hungarlingva Vikipedioj
Mapo pri Teksaso, kie estas trovebla Amarillo nordokcidente