Amaro Pinangé Soares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amaro PINANGÉ SOARES)

Amaro PINANGÉ SOARES (naskiĝis en 1920 - mortis en la 17-a de januaro 2004) estis brazila esperantisto kaj vicdelegito en Recife (Brazilo) kaj fakdelegito pri presado, longtempa membro de Pernambuka Esperanto-Asocio kaj Brazila Esperanto-Ligo. La (emerita) presejestro instruis Esperanton kaj kelkjare prezidis la Pernambuka Esperanto-Asocio.

En 1952 li estis membro de organiza komisiono de la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto. La 18-an de Junio 1987 estis elektita prezidanto de Pernambuka Esperanto-Asocio, por la oficperiodo 1987-1989. La 22-an de Aprilo 1989 li estis denove elektita kaj enoficialigita prezidanto de Pernambuka Esperanto-Asocio.

Laŭdire, li amis pasie Esperanton, kaj multfoje kisas respektplene la verdan standardon. En la lastaj jaroj de sia vivo, pro malsano, li ne partoprenas fizike de asocio, sed ĉiam monhelpas ĝin.