Amaso da datumoj
En statistiko kaj informadiko, la termino amaso da datumoj aŭ amaso da datenoj (angle big data, laŭvorte «grandaj datumoj») estas termino kiu indikas kolekton da infomaj datumoj, karakterizataj per tri fundamentaj konceptoj: amplekso, rapideco kaj diverseco. Pro siaj karakterizaĵoj, tiuj kolektoj da datumoj necesas altnivelajn statistikajn kaj komputilajn metodojn kaj analizajn teĥnologiojn por ekstrakti valoron aŭ scion[1]. En la datuma scienco, la termino estas uzata por indiki la kapablon analizi, eltiri informojn, kaj rilati grandegan kvanton da heterogenaj (kaj strukturitaj kaj senstrukturaj) datumoj; la analizo celas malkovri la korelacion inter malsamaj (pasintajn aŭ estantajn) fenomenoj, kaj antaŭdiri la estontajn. Grandegaj datumoj povas esti uzataj por diversaj celoj, inkluzive mezuri la agadon kaj la rendimenton de organizo, aŭ analizi komercan procezon[2].
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ “A Formal definition of Big Data based on its essential features”, Library Review (angle) 65 (3), p. 122–135. doi:10.1108/LR-06-2015-0061.
- ↑ “Big data and performance measurement research: trends, evolution and future opportunities”, Measuring Business Excellence (angle). doi:10.1108/MBE-06-2019-0053.