Amata Kabua
| Amata Kabua | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Amata Kabua | |||||
| Naskiĝo | 17-an de novembro 1928 en Jaluit Atoll | ||||
| Morto | 20-an de decembro 1996 (68-jaraĝa) en Honoluluo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | malsano | ||||
| Ŝtataneco | Marŝala Insularo | ||||
| Partio | senpartia | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Emlain Kabua (en) | ||||
| Infanoj | David Kabua | ||||
| Parencoj | Imata Kabua () | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Forever Marshall Islands vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Amata KABUA (n. la 17-an de novembro 1928 en atolo Jaluit - m. la 20-an de decembro 1996 en Havajo) estis politikisto de la Marŝalaj Insuloj . Li funkciis kiel prezidanto de la insularo ekde la 1-a de majo 1979 kaj restis en la ofico dum kvin oficperiodoj ĝis sia morto.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Devenanta de la reĝa familio de la Marŝalaj Insuloj. Li diplomiĝis ĉe Maunaolu College en Havajo.
Kabua komencis sian profesian karieron kiel instruisto antaŭ ol iĝi estro de la atolo Majuro. Li fariĝis ĉefa sekretario de la Iroij Konsilio (plej grava ĉefo) kiam li estis proksimume 20-jaraĝa. Li estis elektita al la unua Kongreso de la Marŝalaj Insuloj en 1958, kaj en 1963 estis elektita por reprezenti la Marŝalajn Insulojn en la teritoria leĝdona organo, la Kongreso de Mikronezio.
Post la proklamo de la respubliko, la parlamento elektis lin kiel la unuan prezidanton. Kabua estis unu el la ŝlosilaj intertraktantoj en la lukto por sendependeco de la Marŝalaj Insuloj de Mikronezio.
Li ankaŭ respondecas pri la kantoteksto kaj muziko de Forever Marshall Islands, la nacia himno de la pacifika ŝtato.[1]
Kabua mortis la 20-an de decembro 1996, post longa malsano. [2][3][4][5] Li estas entombigita ĉe sia familia bieno sur Long Island.
Kunio Lemari komence funkciis kiel portempa prezidanto. En januaro 1997, la kuzo de Kabua, Imata Kabua, estis elektita kiel lia posteulo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Marshall Islands. nationalanthems.info (19 February 2013). Alirita 12 December 2016 .
- ↑ 96/12/20 Statement: Death of Marshall Islands President Amata Kabua. uic.edu. Arkivita el la originalo je 2 July 2001. Alirita 12 December 2016 .
- ↑ 96/12/20 Statement: Death of Marshall Islands President Amata Kabua. uic.edu. Arkivita el la originalo je 16 July 2012. Alirita 12 December 2016 .
- ↑ "Amata Kabua, 68, President Of Marshall Islands, Is Dead", The New York Times, 26 December 1996, paĝo D 11.
- ↑ Commemoration of the Death of H.E. President Amata Kabua-.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Yokwe: Unua Prezidanto Memorita en la Tago de la Prezidanto de Marŝalaj InsulojArkivigite je 2011-07-25 per la retarkivo Wayback Machine

