Amaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo de monto Peña Amaya. Plej proksime, oni povas vidi la restaĵojn de la antikva urbo. Sur la monta pinto estis burgo.
Amaya estis la ĉefurbo de la Duklando Kantabrio.

AmayaAmaia [amaja] estis urbo de kantabroj sur monto Peña Amaya (1377 m super maro), en samnoma vilaĝo en nuna provinco Burgoso (norda Hispanio). Ĝi estis urba fortikaĵo, de kiu oni povas panorame rigardi sian ĉirkaŭareon kaj kontroli trafikon en la Kantabran Montaron.

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La radiko de estas hindeŭropa: am(ma) signifas patrino. La sufikso io/ia indikas agon aŭ loknomon. Tiel, Amaya signifas patrin-urbo aŭ, kiel konate poste, ĉefurbo. En la eŭska lingvo de Biskajo, Amaia signifas limofino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Kantabraj militoj, la imperiestro Aŭgusto Cezaro estis kun siaj trupoj en kampadejo proksima al la urbo, de kie li estris militan kampanjon.

Laŭ mencio en la verko Chronica de Iohannes Biclarensis, en 574 la visigota reĝo Leovigildo atakis Kantabrio, en kampanjo por forpeli suebojn de Galegio. Tiam li okupis la urbon Amaya, kiun William Culican konsideris ĉefurbo de la kantabroj.

En la jaro 680, dum regado de la visigota reĝo Ervigio, oni kreias la Duklandon Kantabrio, kaj Amaya iĝas ties ĉefurbo. Dum islama invado de Iberio, rifuĝintoj venis en la urbon. En 712 la berberaj trupoj de Tarik ibn Zijad konkeris la urbon sed ne ekloĝis ĝin, ĉar ili kaj Musa ibn Nusair disrabis ĝin en 714.

La asturia reĝo Alfonso la 1-a (filo de la duko de Kantabrio, Petro) rekonstruis la urbon. Tamen loĝantoj iom post iom malaperis pro daŭraj atakoj de rabistoj (ili abundis ĉar la urbo estis en teritorio malbone kontrolita de registaro). En 860 la asturia reĝo Ordonjo la 1-a rekonsideris la strategian valoron de la urbo kaj ordonis al Rodrigo de Kastilio (Grafo de Kastilio), ke li rekonstruu kaj ekloĝu la urbon. De tiam la urbo eknomiĝis Amaya Patricia.

Dum regado de la leona reĝo Ramiro la 2-a (Leono) oni efike reloĝis la urbon. Dum Rekonkero la limo de la nordaj kristanaj regnoj de Iberio situis pli kaj pli suden. Tial multaj loĝantoj forlasis la urbo irante en pli sudajn valojn proksimajn. De tiam historiaj verkoj ne plu menciis la urbon.

En la jaro 989, partianoj de la umajida kalifo Hisham la 2-a sieĝis kaj detruis la urbon. Tio estis la lasta batalo okazinta en ĝi.

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

Arkeologia mapo de la monto.

Ankoraŭ estas arkeologiaj restaĵoj sur la monto Peña Amaya. Estas tranĉeo kiu kondukas en la fortikaĵon, kiun oni verŝajne konstruis antaŭ la invado de Romio. Ankaŭ estas muroj de tiu epoko.

Krome, estas restaĵoj de vilaĝo de Mezepoko. Verŝajne oni uzis la murojn de la antikva fortikaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]