Amazona
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Amazonaj papagoj estas ordinara nomo por la papagoj de la genro Amazona. Ili estas mezgrandaj papagoj indiĝenaj de la Nova Mondo kun teritorioj el Sudameriko ĝis Meksiko kaj Karibio.

Plej amazonaj papagoj estas ĉefe verdaj, kun brilaj koloroj kiuj dependas el la specio kaj povas esti tre buntaj. Ili manĝas ĉefe semojn, nuksojn, kaj fruktojn, suplementite de folia materialo. Amazona estas unu el 92 genroj de papagoj kiuj formas la ordon Psittaciformes kaj estas en la familio Psittacidae, unu el tri familioj de veraj papagoj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ tri dek speciojn.
Multaj amazonaj papagoj havas rimarkindan kapablon imiti homan paroladon kaj aliajn sonojn. Parte pro tio, ili estas popularaj kiel dorlotbestoj aŭ akompanaj papagoj, kaj malgranda industrio disvolviĝis por bredi papagojn en kaptiteco por tiu merkato. Tiu populareco kondukis al la fakto, ke multaj papagoj estis kaptitaj el la naturo ĝis etendo ke kelkaj specioj iĝis minacataj. La Konvencio CITES malleĝigis la kapton de naturaj papagoj por la dorlotbesta komerco kiel klopodo helpi protekti la naturajn populaciojn. Maturiĝintaj populacioj de amazonoj povas troviĝi en malsamaj mondopartoj, kiel en Sudafriko, Eŭropo, kaj en diversaj amerikaj urboj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Amazona enkondukis la franca natursciencisto René Lesson en 1830.[1] La tipa specio estis sekve decidita kiel la polva amazono (Amazona farinosa) fare de la itala zoologo Tommaso Salvadori en 1891.[2] La genronomo estas latinigita versio de la nomo Amazone havigita en la 18-a jarcento fare de la grafo Buffon, kiu kredis, ke ili estas indiĝena de ĝangaloj de la Amazona pluvarbaro.[3]
Amazona enhavas ĉirkaŭ tri dek speciojn de papagoj, kiel la Kuba amazono, la Festamazono, kaj la Ruĝkola amazono. La taksonomio de la Flavkrona amazono (komplekso Amazona ochrocephala) estas disputata, kaj kelkaj aŭtoritatoj listigas ununuran specion (A. ochrocephala), dum aliaj disigas ĝin en ĝis tri specioj (A. ochrocephala, A. auropalliata kaj A. oratrix). La disigo ĉefe baziĝas sur diferencoj pri la etendo de la flava koloro en la plumaro kaj ĉe la koloro de la beko kaj de la kruroj. Filogenetikaj analizoj de mitokondria DNA ne subtenas la tradician disigon.[4]
Specioj
[redakti | redakti fonton]| Ordinara kaj dunoma nomoj[5] | Bildo | Priskribo | Teritorio |
|---|---|---|---|
| Festamazono (Amazona festiva) |
Ĉefe verda, ruĝa frunto, tre bluaj eksteraj flugilplumoj, ruĝa pugo. | Brazilo, Kolombio, Bolivio, Ekvadoro, Gujano, Franca Gujano, Peruo, Venezuelo[6][7] | |
| Vinbrusta amazono (Amazona vinacea) |
30 cm longa, ĉefe verda, ruĝa frunto, bluea nuko, vinec-kaŝtana brusto.[8] | Argentino, Brazilo, Paragvajo[9] | |
| Tukumana amazono (Amazona tucumana) |
31 cm longa, plejparte verda kun plumoj de la supra korpoparto verdaj kun nigraj randoj. Ruĝa plumaro sur la frunto kaj antaŭa krono, kaj la ruĝo ne etendiĝas ĉirkaŭ la blankaj okulringoj. Ruĝaj unuarangaj flugilplumoj sen ruĝo ĉe la kurbiĝo de la flugilo. Oranĝaj femuroj kaj ruĝo ĉe la bazo de verda vosto..[10] | Argentino, Bolivio[11][12] | |
| Ruĝokula amazono (Amazona pretrei) |
32 cm longa, plejparte verda kun varia amplekso de ruĝo sur la frunto, bridoj, kaj ĉirkaŭ la okuloj. La okulringoj estas blankaj kaj la beko estas flaveca. Ruĝa sur la kurbo de la flugiloj kun bluaj pintoj de la primaraj kaj sekundaraj flugilplumoj.[13] | Argentino, Brazilo, Paragvajo[14] | |
| Nigrabeka amazono (Amazona agilis) |
25 cm longa, ĉefe verda kun makuletoj de ruĝa en flugiloj kaj foje kun ruĝaj punktoj en la kapo, nigra beko.[15] | Jamajko[16] | |
| Blankafrunta amazono (Amazona albifrons) |
25 cm longa, ĉefe verda, blanka frunto kun bluo en la kronon, ruĝo en vizaĝflamkoj. Seksa dimorfismo: maskloj havas brilruĝajn plumojn en ŝultroj, dum inoj havas verdajn ŝultrojn. | Belizo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo[17][18] | |
| Flavbeka amazono (Amazona collaria) |
28 cm longa, plejparte verda, blankaj vizaĝmakuloj kaj blanka frunto, blua antaŭkrono, roskoloraj gorĝo kaj supra brusto, bluecaj unuarangaj flugilplumoj, flava beko.[19] | Jamajko[20] | |
| Kuba amazono aŭ rozgorĝa amazono (Amazona leucocephala) |
28–33 cm longa, ĉefe verda, blanko en la vizaĝo, rozkolora gorĝo, bruneca en la ventro.[21] | Kubo, Bahamoj, Kajmanoj[22][23] | |
| Hispaniola amazono (Amazona ventralis) |
28–31 cm longa, ĉefe verda, blanka frunto, bluaj flugilplumoj, kaŝtanbruna ventro kaj ruĝo en la vostoplumoj.[24] | Haitio, Dominika Respubliko, Puertoriko, Usonaj Virgulininsuloj[25] | |
| Puertorika amazono (Amazona vittata) |
28–30 cm longa, ĉefe verda, ruĝa frunto, blankaj okulringoj.[26] | Puerto Rico[27] | |
| Amazono de Finsch (Amazona finschi) |
30.5–34.5 cm longa, ĉefe verda, kaŝtanbruna frunto, viol-blua krono.[28] | Nordokcidenta ĝis sudokcidenta Meksiko[28][29][30] | |
| Ruĝfrunta amazono (Amazona autumnalis) |
32–35 cm longa, plejparte verda, ruĝa frunto kaj ĉe kelkaj subspecioj, flavaj vangoj (foje kun ruĝaj makuletoj), blua krono. | Centra kaj Suda Ameriko[31][32] | |
| Lilacina amazono (Amazona autumnalis lilacina) |
La lilacina amazono estas malgranda papago, proksimume 34 cm longa kiam matura, kun ĉefe verda plumaro. Kiel la ruĝfrunta amazono, ĝi havas ruĝajn bridojn kaj flavajn vangojn; ĝiaj distingaj trajtoj inkluzivas tute nigran bekon kaj lilpintajn plumojn sur ĝia krono.[33][34] | Okcidenta Ekvadoro ĝis plej sudokcidenta Kolombio[34] | |
| Diadema amazono (Amazona diadema) |
Longo de ĉirkaŭ 33 cm. Plejparte verda birdo kun ekbriloj de ruĝa kaj nigra; multaj el la plumoj estas marĝenitaj kun kontrastaj koloroj, donante fajne skvamecan efikon..[35] | Amazona baseno en norda Brazilo[35] | |
| Ruĝkrona amazono (Amazona viridigenalis) |
33 cm longa, plejparte verda, helruĝaj frunto kaj krono, malhelbluaj strioj malantaŭ la okuloj, kaj helverdaj vangoj. Malpli da ruĝo sur la krono de la ino kaj la junulo.[36] | Indĝena de Meksikco; enkondukita en Puertoriko kaj Usono[37] | |
| Jukatana amazono (Amazona xantholora) |
Plejparte verda, blua krono kaj flava flanke de la vizaĝo, kornokolora (griza) beko. | Belizo, Honduro, Meksiko[38][39] | |
| Amazono de Dufresne (Amazona dufresniana) |
34 cm longa, ĉefe verda, bluaj vangoj. | Franca Gujano, Gujano, Surinamo, Venezuelo, eble en norda Brazilo[40][41] | |
| Ruĝbrova amazono (Amazona rhodocorytha) |
35 cm longa, plejparte verda, ruĝa frunto paliĝanta al brunviola sur la krono, oranĝaj bridoj kaj flava koloro sub la bridoj, bluetaj ĝis violaj vangoj kaj gorĝo.[42] | Orienta Brazilo[43][44] | |
| Ruĝkola amazono (Amazona arausiaca) |
40 cm longa, plejparte verda, blua frunto kaj vizaĝo, blankaj nudaj okulringoj, ruĝa makulo sur la gorĝo (foje forestanta).[45] | Dominiko[46] | |
| Sanktalucia amazono (Amazona versicolor) |
43 cm longa, plejparte verda, blua vizaĝo kaj frunto, ruĝa brusto fariĝanta kaŝtanbruna kaj makulhava sur la malsupra brusto kaj ventro.[47] | Sankta Lucio[48] | |
| Flavkapa amazono (Amazona oratrix) |
35–38 cm longa, ĉefe verda, flava kapo.[49] | Belizo, Gvatemalo, Meksiko[50] | |
| Flavnuka amazono (Amazona auropalliata) |
Ĉefa verda, flava bendo tra malsupre nuko kaj malantaŭa kolo. | Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo[51][52] | |
| Flavkrona amazono (Amazona ochrocephala) |
33–38 cm longa, ĉefe verda, etendo de flava en kapo varias inter subspecioj. | Sudameriko, Panamo[53][54] | |
| Panama amazono (Amazona ochrocephala panamensis) |
35 centimetrojn longaj, estas helverdaj kun flava areo sur la frunto, kaj kornokolora (griza) beko, foje kun malhela pinto, sed sen la ruĝeca koloro sur la supra mandiblo, kiu ĉeestas en la nomiga flavkrona amazono.[55] | Panamo (inklude la Perlinsuloj kaj Coiba) kaj nordokcidenta Kolombio[34][56][5][57] | |
| Flavŝultra amazono (Amazona barbadensis) |
33 cm longa, plejparte verda, blankaj frunto kaj bridoj, flavaj krono kaj orelkovriloj, nudaj blankaj okulringoj. Flavaj mentono kaj ŝultroj. Iom da ruĝa kaj malhelblua en la flugilplumoj.[58] | The Netherlands Antilles, Venezuela[59] | |
| Blufrunta amazono (Amazona aestiva) |
38 cm longa, plejparte verda, blua sur la frunto kaj flava sur la vizaĝo. | Bolivio, Brazilo, Paragvajo, norda Argentino[60][61] | |
| Skvamecnuka amazono (Amazona mercenarius) |
Ĉefe verda. | Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Venezuelo[62][63] | |
| Polva amazono (Amazona farinosa) |
38–41 cm longa, ĉefe verda, etendo de flava kaj verda en la frunto kaj krono varias inter subspecioj. | Meksiko, Centra kaj Suda Ameriko[64][65] | |
| Amazono de Kawall (Amazona kawalli) |
Large and mostly green, white skin at the base of the bill. | Bolivia, Brazil[66][67] | |
| Imperia amazono (Amazona imperialis) |
45 cm longa, ĉefe verda, purpura kolo, ruĝa vosto kun verdaj pintoj kaj purpura malsupre.[68] | Dominiko[68] | |
| Ruĝvosta amazono (Amazona brasiliensis) |
37 cm longa, ĉefe verda, ruĝa frunto nuanca al purpuro en la krono. Bluaj gorĝo, vangoj kaj super la oreloj. Ruĝa en la vostoplumoj.[69] | Sudorienta Brazilo[43][70] | |
| Oranĝflugila amazono (Amazona amazonica) |
33 cm longa, ĉefe verdaj, bluaj kaj flavaj plumoj en la kapo kio varias laŭ etendo inter individuoj. La supra mandiblo estas parte kornokolora (griza) kaj parte malhelgriza. Ĝi havas oranĝajn plumojn en la flugiloj kaj vosto. | Sudameriko[71][72] | |
| Sanktavincenta amazono (Amazona guildingii) |
40 cm longa, ĉefe verda, multkolora kun flavecblanka, blua kaj verda kapo, verdec-bronzaj supraj partoj, grizaj piedoj, oranĝkoloraj irisoj, kaj violaj bluverdaj flugiloj kaj vostoplumoj. Estas flavbruna mordo kaj malpli ofta verda morfo.[73] | La kariba insulo Sankta Vincento en la Malgrandaj Antiloj[74] |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lesson, René. (1831) Traité d'Ornithologie, ou Tableau Méthodique 1 (france). F.G. Levrault.
- ↑ Salvadori, Tommaso. (1891) Catalogue of the Birds in the British Museum 20. London: British Museum.
- ↑ Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (2004) “Phylogeny and biogeography of the Amazona ochrocephala (Aves: Psittacidae) complex”, The Auk 121 (2), p. 318–332. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282004%29121%5B0318%3APABOTA%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2004)121[0318:PABOTA]2.0.CO;2]]. 21874362.
- ↑ 5,0 5,1 "Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Versio 9.022)". www.zoonomen.net. 2009-04-02.
- ↑ BirdLife international 2008. 2008 IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ Species factsheet: Amazona festiva. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ Species factsheet: Amazona collaria. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife International 2008. 2008 IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ Forshaw (2006). plate 108.
- ↑ BirdLife International 2005. 2008 IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ Species factsheet: Amazona tucumana. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ Species factsheet: Amazona pretrei. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife international 2008. 2008 IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ Species factsheet: Amazona agilis. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife International (2020). “Amazona agilis”, IUCN Red List of Threatened Species 2020, p. e.T22686231A180748265. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22686231A180748265.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ BirdLife International (2018). “Amazona albifrons”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22686222A131918643. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22686222A131918643.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ Species factsheet: Amazona albifrons. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ Species factsheet: Amazona collaria. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife international 2008. 2008 IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ Collar, p. 467
- ↑ BirdLife international 2008. 2008 IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ Species factsheet: Amazona leucocephala. BirdLife International (2008). Alirita 8a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ Species factsheet: Amazona ventralis. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife international 2008. 2008 IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ Species factsheet: Amazona vittata. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife international 2008. 2008 IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ 28,0 28,1 Collar, p. 469
- ↑ BirdLife International (2020). “Amazona finschi”, IUCN Red List of Threatened Species 2020, p. e.T22686268A179290500. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22686268A179290500.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ Species factsheet: Amazona finschi. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife International (2018). “Amazona autumnalis”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22728292A132031668. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22728292A132031668.en. Alirita 12 November 2021..
- ↑ Species factsheet: Amazona autumnalis. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ . Lilacine Amazon. Animal-World. Arkivita el la originalo je March 23, 2006. Alirita 10 November 2008 .
- ↑ 34,0 34,1 34,2 Juniper, Tony. (1998) Parrots: A Guide to Parrots of the World. Yale University Press.
- ↑ 35,0 35,1 (2017) Vanished and Vanishing Parrots: Profiling Extinct and Endangered Species. Csiro Publishing, p. 282–284. ISBN 978-0-643-10649-9.
- ↑ Species factsheet: Amazona viridigenalis. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife International (2018). “Amazona viridigenalis”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22686259A131918910. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22686259A131918910.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ BirdLife international 2008. 2008 IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ Species factsheet: Amazona xantholora. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife International (2020). “Amazona dufresniana”, IUCN Red List of Threatened Species 2020, p. e.T22686282A174107588. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22686282A174107588.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ Species factsheet: Amazona dufresniana. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ Species factsheet: Amazona rhodocorytha. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ 43,0 43,1 Collar, p. 470
- ↑ BirdLife international 2008. 2008 IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ Species factsheet: Amazona arausiaca. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife International (2016). “Amazona arausiaca”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22686395A93109808. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22686395A93109808.en. Alirita 12 November 2021..
- ↑ Species factsheet: Amazona versicolor. BirdLife International (2008). Alirita 12Flavnuka amazono 2008 .
- ↑ BirdLife international 2008. 2008 IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ Species factsheet: Amazona oratrix. BirdLife International (2008). Alirita 12Flavnuka amazono 2008 .
- ↑ BirdLife International (2020). “Amazona oratrix”, IUCN Red List of Threatened Species 2020, p. e.T22686337A179331301. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22686337A179331301.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ Species factsheet: Amazona auropalliata. BirdLife International (2008). Alirita 12 August 2008 .
- ↑ BirdLife International (2017). “Amazona auropalliata”, IUCN Red List of Threatened Species 2017, p. e.T22686342A118961453. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T22686342A118961453.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ BirdLife International (2018). “Amazona ochrocephala”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22686346A131919991. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22686346A131919991.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ Species factsheet: Amazona ochrocephala. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ Amazona ochrocephala. Lexicon of Parrots, online version. Arndt-Verlag. Alirita la 16an de Februaro 2010.
- ↑ A classification of the bird species of South America. South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Arkivita el la originalo je 2010-01-09. Alirita 2009-04-02 .
- ↑ Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Illustrated by Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- ↑ Species factsheet: Amazona barbadensis. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife International (2017). “Amazona barbadensis”, IUCN Red List of Threatened Species 2017, p. e.T22686325A110628721. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-1.RLTS.T22686325A110628721.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ BirdLife International (2019). “Amazona aestiva”, IUCN Red List of Threatened Species 2019, p. e.T22686332A154573813. doi:10.2305/IUCN.UK.2019-3.RLTS.T22686332A154573813.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ Species factsheet: Amazona aestiva. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife international 2008. 2008 IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ Species factsheet: Amazona mercenaria. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife International (2016). “Amazona farinosa”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T45430572A95154014. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T45430572A95154014.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ Species factsheet: Amazona farinosa. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife international 2008. 2008 IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ Species factsheet: Amazona kawalli. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ 68,0 68,1 Species factsheet: Amazona imperialis. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ Species factsheet: Amazona brasiliensis. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife international 2008. 2008 IUCN Red List of Threatened Species.
- ↑ BirdLife International (2018). “Amazona amazonica”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22686350A131920257. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22686350A131920257.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ Species factsheet: Amazona amazonica. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ Species factsheet: Amazona guildingii. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
- ↑ BirdLife International (2020). “Amazona guildingii”, IUCN Red List of Threatened Species 2020, p. e.T22686403A179396130. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22686403A179396130.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Caparroz, R. kaj J.F. Pacheco, 2006: A homonymy in Psittacidae a new name for Salvatoria Miranda-Ribeiro. Ararajuba: Rev. Brasileira de Ornitologia. V. 14, n 2, pp. 91–93.
| ||||||||||||||||||

































