Amazono (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amazona Rivero)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero. Por informoj pri la samnoma mitologia tribo, vidu la artikolon Amazonoj.
Amazono
Amazona Baseno
rivero
Bazaj informoj
Longeco 6 400 km
Akvokolekta areo 6 915 000 km²
Averaĝa trafluo 219 000 m³/s
Fluo
Deveno Apurimako
- Alteco super marnivelo 5 597 m
- Koordinatoj 15° 31′ 4″ S, 71° 41′ 37″ U (mapo)-15.517777777778-71.693611111111
Enfluejo Atlantiko
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 0° 42′ 28″ N, 50° 5′ 22″ U (mapo)0.70777777777778-50.089444444444
Geografio
Alfluantoj vidu apude
Map
Amazono
Rivero en Sudameriko
vdr
Amazono originiĝas el la klifoj de Apaĉeta en Arekipo ĉe la Nevado Mismi, markite nur pere ligna kruco.

Amazono, en Sudameriko, estas unu el la du plej grandaj riveroj en la mondo (la alia estas Nilo, vidu diskuton sube). Ĝi havas la plej grandan kvanton da akvo fluanta (Vidu ĉe Listo de riveroj laŭ akvoŝarĝo) kaj ankaŭ la plej etendan akvokolektan basenon nome 7,050,000 km². La rivero fluas de la Andoj (Nevado Mismi aŭ Nevado Quehuisha [kehuIŝa]) tra la amazona pluvarbaro en la Atlantikon.

La larĝo de Amazono estas el 1.6 al 10 km kiam ne estas inundo sed ĝi etendas dum la pluvsezono al 48 km aŭ eĉ plie. La rivero eniras en la Atlantika Oceano ĉe larĝa estuaro ĉirkaŭ 240 km larĝa. La elfluo de la ĉefa riverbranĉo estas de ĉirkaŭ 80 km.[1] Pro ties ampleksego, ĝi estas foje kromnome nomita La Rivera Maro.

En ties supra areo, super la kunfluo de Rio Negro, Amazono estas nomita Solimões en Brazilo; tamen, en Peruo, Kolombio kaj Ekvadoro, same kiel ĉe la resto de la Hispanosfero, la rivero estas ĝenerale nomita kiel Amazono nur el la kunfluejo de la riveroj Maranjono kaj Ukajalo en Peruo. La riversistemo de Ukajalo-Apurimako estas konsiderata ĉefa fonto de Amazono, kun ties ĉefa ekfluejo ĉe la glaĉera fluaĵo de Carhuasanta fluanta el monto Nevado Mismi.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Amazono trafluas la landojn Peruo kaj Brazilo. La nomon Amazono ĝi portas en Peruo kaj en orienta Brazilo, sed la interna parto nomiĝas Rio Solimões.

Partoj de la Amazona baseno troviĝas en jenaj landoj: Brazilo (62.4%), Peruo (16.3%), Bolivio (12.0%), Kolombio (6.3%) kaj Ekvadoro (2.1%).

Ponto Manaus Iranduba ĉe sunsubiro.

Ĉar la longeco de riveroj estas malfacile mezurebla kaj krome dependas de la difino de "la" fonto, la longeco de Amazono estas indikata varie inter ĉ. 6500 kaj 7000 kilometroj (7,040 km laŭ la lastaj priserĉoj, kiuj markas la fonton en Apacheta [apaĈEta], je 5,179 m super la marnivelo, ĉe Quehuisha [kehuIŝa] en ArequipaArekipo (suda Peruo))[2]. Ĝiaj fonto-riveroj estas malpli ol 200 km for de la pacifika bordo, tamen ĝi trafluas preskaŭ la tutan larĝon de Sudameriko por atingi Atlantikon.

Tiu rivero sendas al la maro la kvinonon de la rivera akvo el la tuta mondo, tio estas 160 milionoj da litroj ĉiun sekundon (aŭ 209,000 m³ depende de la fonto kaj mezuro). Tio estas ĉirkaŭ unu kvinono de la fluanta akvo de la mondo. La riverfino estas ĉe la Ekvatoro.

La plej granda urbo ĉe Amazono estas la brazila urbo Manaŭso (portugale Manaus), ĉe la enfluejo de Rio Negro. La Ponto Manaus Iranduba nome la unua ponto de la tuta amazona riversistemo (fakte super Rio Negro) malfermiĝis la 10an de oktobro 2010 ĉe Manaus, Brazilo.

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo, Amazono kaj inunditaj arbaroj konstituas Tutmondaj 200-unuon, subdividitan en 6 ekoregionojn. La tuta Amazona Baseno enhavas pli ol 3 000[3] da dolĉakvaj fiŝospecioj, la plej granda nombro en la mondo.

Akvobaseno[redakti | redakti fonton]

La baseno de Amazono.
Rivero en amazona pluvarbaro.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Amazona baseno.

La Amazona baseno, la plej granda en la mondo, kovras ĉirkaŭ 40% de Sudameriko, nome areo de proksimume 7,050,000 kvadrataj kilometroj. Ĝi drenas el okcidento al oriento, el Ikitos en Peruo, tra Brazilo al la Atlantiko. Ĝi arigas sian akvon el la 5 gradoj de norda latitudo al 20a gradoj de suda latitudo. Ties plej malproksimaj fontoj troviĝas en la inter-Anda altebenaĵo, ĝuste je mallonga distanco el la Pacifika Oceano. La lokanoj ofte aludas al ĝi kiel "El Jefe Negro" (la nigra ĉefo), reference al antikva dio de fekundeco.

La Amazona Rivero kaj ties alfluantoj estas karakterizataj de etendaj arbaraj areoj kiuj iĝas inunditaj ĉiun pluvsezono. Ĉiujare, la rivero leviĝas pli ol 9 m, inundante la ĉirkaŭajn arbarojn, kio estas konata kiel várzea ("inundarbaroj"). La Amazoniaj inundarbaroj estas la plej etenda ekzemplo de tiu habitatotipo en la mondo.[4] En averaĝa seka sezono, 110,000 kvadrataj kilometroj de tero estas akvo-kovritaj, dum en la malseka sezono, la inundita areo de la Amazona baseno pligrandiĝas al 350 000 km².[5]

La kvanto de akvo liverita de Amazono al la Atlantika Oceano estas enorma: ĝis 300 000 m³/s en la pluvsezono, kun averaĝo de 209 000 m³/s el 1973 ĝis 1990.[6] Amazono estas respondeca pri ĉirkaŭ 20% el la nesala akvo de la Tero, kiu eniras en la oceanoj.[4] La rivero metas ampleksan akvokolonon de nesala akvo en la oceano. Tiu kolono estas ĉirkaŭ 400 km longa kaj inter 100 kaj 200 km larĝa. Tiu nesala akvo, malpli peza, fluas supre de la marakvo, malpliigante la salecon kaj ŝanĝante la koloron de la oceana surfaco en areo de ĉirkaŭ 2 500 000 km² laŭ etendo. Dum jarcentoj ŝipoj informis ke la nesala akvo ĉe la elfluejo de Amazono restas ege for de la vido de tero el kio ŝajnis malferma oceano.[7]

La Atlantiko havas sufiĉan tajdon kaj tajdan energion por porti plej el la sedimentoj de Amazono for al la maro, tiele Amazono ne formas veran delton. La grandaj deltoj de la mondo estas ĉiuj en relative protektitaj akvejoj, dum Amazono malpleniĝas rekte al la turbula Atlantiko.[8]

Estas natura akvokuniĝejo inter la basenoj de Amazono kaj de Orinoko, nome la nomita Kasikiara kanalo. La Kasikiaro estas rivera elfluanto de supra Orinoko, kiu fluas sudan en Rio Negro, kiu siavice fluas en Amazonon. La Kasikiaro estas la plej granda rivero sur la Tero kiu ligas du grandajn riversistemojn, kio estas nomata riverforkiĝo.

Inundoj[redakti | redakti fonton]

Satelita bildo de NASA de inundita parto de la rivero.

Ne ĉiuj alfluantoj de Amazono inundas samtempe de la jaro. Multaj branĉoj ekinundiĝas en Novembro kaj povas plue plialtiĝi ĝis Junio. La plialtiĝo de Rio Negro startas en Februaro aŭ Marto kaj ekmalaltiĝas en Junio. La rivero Madeira plialtiĝas kaj falas du monatojn pli frue ol plej el la cetero de Amazono.

La profundo de Amazono inter Manacapuru kaj Óbidos estis kalkulita inter 20 kaj 26 m. Ĉe Manacapuru, la akvonivelo de Amazono estas nur ĉirkaŭ 24 m super marnivelo. Pli ol duono de la akvo de la Amazona ĉefa fluejo de Manacapuru estas sub marnivelo.[9] En sia plej malalta sekcio, la averaĝa profundo de Amazono estas 20 al 50 m, en kelkaj lokoj tiom multe kiom ĝis 100 m.[10]

La ĉefa rivero estas navigebla por grandaj oceanaj vaporŝipoj al Manaŭo, 1 500 km supre laŭ la rivero el la fluejo. Oceanŝipoj pli malgrandaj de 3,000 tunoj aŭ 9,000 tunoj[1] kaj 5.5 m de karenprofundo povas atingi lokojn tiom for kiom ĝis Ikitos, Peruo, 3 600 km el la maro. Pli malgrandaj riverboatoj povas atingi 780 km pli supre tiom for kiom ĝis Aĉual (en Peruo). Trans tio, malgrandaj boatoj ofte ascendas al Pongo de Manseriche, ĝuste super Aĉual.

Jara inundo okazas fine de la vintro je alta tajdo kiam la venanta akvo de Atlantiko estas funelita en la Amazonan delton. La rezulta onda tajda kurondo estas nomata pororoka, kun ĉefa ondo kiu povas esti ĝis 25 futojn (7.6 m) alta kaj veturi ĝis 500 mejloj (800 km) interne.[11][12]

Historio[redakti | redakti fonton]

Kapostatuo de Francisco de Orellana en Trujillo.

Estas ampleksa pruvaro de antaŭkolumba socia formado, inklude de tribestrolandojn, en multaj areoj de Amazonio (ĉefe ĉe interriveraj regionoj) kaj eĉ de grandaj urboj.[13] Ekzemple la antaŭkolumba kulturo en la insulo Marajó povus esti disvolviginta eĉ socian tavoligon kaj eble eltenis loĝantaron de ĝis 100,000 personoj.[14] La indiĝenoj de la amazona pluvarbaro eble uzis la terenon nomita terra preta por igi teron taŭgan por grandskala agrikulturo necesa por elteni grandajn loĝantarojn kaj kompleksan sociajn formaĵojn kiaj la tribestrejojn.[14] Oni supozas, ke tiuj popoloj vivis dum longaj epokoj en konstanta stato de milito. Inter ili menciindas la mundurukuoj.

En Marto 1500, la hispana konkistadoro Vicente Yáñez Pinzón jam estis la unua eŭropano kiu navigis en la rivero.[15] Pinzón nomigis la riverfluon kiel Río Santa María del Mar Dulce, poste mallongigita al Mar Dulce (laŭvorte, nesala maro, pro ties nesala akvo fluanta al la oceano).

Mundurukuoj, pentritaj de Hercules Florence.

La unuaj eŭropanoj kiuj vere malkovris la riveron estis la malgranda trupo gvidita de la konkeranto Francisco de Orellana, kiu navigis preskaŭ la tutan riveron en 1541 kaj 1542 kaj alvenis al la enfluejo post unu el la plej mirigaj aventuroj de la historio. Dum tiu vojaĝo ili estis atakitaj de grupo de indianoj ŝajne konsistanta el virinoj, kio rememorigis ilin pri la legendo de la amazonoj, pro kio la rivero ricevis sian nunan internacian nomon. Tiu aventuro ekis kiam Gonzalo Pizarro eliris en 1541 por esplori oriente de Kito en interna Sudameriko serĉe de El Dorado, la "ora urbo" kaj La Canela, nome "valo de cinamo".[16] Li estis akompanata de sia subestro Francisco de Orellana. Post 170 km, la rivero Koka kuniĝis kun la Napo (ĉe loko nune konata kiel Puerto Francisco de Orellana en Ekvadoro); la trupo haltis kelkajn semajnojn por konstrui boaton supren de tiu kunfluejo. Ii pluis laŭrivere suben tra neloĝata areo, kie ili ne povis trovi manĝon. Orellana sekvis la riveron Napo, tiam konata kiel Río de la Canela ("Cinama Rivero") kaj revenis kun manĝo por la trupo. Surbaze de informo el kaptiva indiĝeno nome Delikola, ili esperis trovi manĝon post kelkaj tagoj laŭrivere suben ascendante alian riveron norden. Orellana kun 57 homoj perdiĝis en la labirinto de riveroj kaj sekvis suben esplori novajn teritoriojn fine de decembro. Post ŝipveturado de 600 km laŭ la rivero Napo ili atingis la ĉefan kunfluejon, ĉe punkto ĉe moderna Iquitos, kaj poste sekvis la supran Amazonon, nune konata en Brazilo kiel Solimões, dum pliaj 1,200 km ĝis ties kunfluejo kun Rio Negro (ĉe moderna Manaus), kion ili atingis la 3an de Junio de 1542. Ĉe la rivero Namundao aŭ Nhamundá (nun estas tie samnoma urbo), alfluanto de Amazono suben el Manaus, la truparo de Orellana suferis akran batalon kontraŭ indiĝenaj militistoj kiuj laŭ oni diris estis estritaj de militistinoj kiuj mortofrapis ilin kaze de retiriĝo. De tie venas la legendo kaj la rilato al la greka mitologio.

En 1560, alia hispana konkistadoro, nome Lope de Aguirre, faris plej verŝajne duan descendon de Amazono, kio havis ankaŭ historian kaj politikan gravon, ĉar ŝajne intencis starigi sendependan regnon. Historiistoj ne certas ĉu la rivero kiun li descendis estis Amazono aŭ Orinoko, ĉar tiu fluas pli malpli paralele al Amazono pli norde.

Inter 1637 kaj 1647, la portugala esploristo Pedro Teixeira estis la unua eŭropano kiu ascendis la riveron el Belém, ĉe la elfluejo, ĝis Kito, parto de la hispana Vicreĝlando de Peruo, kaj poste revenis samvoje. La ekspedicio de Teixeira estis pli amasa nome de ĉirkaŭ 2,000 personoj en 37 grandaj kanuoj.

El 1648 al 1652, portugal-brazila bandeirante António Raposo Tavares estris unu el plej longaj kaj konataj ekspedicioj el São Paulo internen al la elfluejo de Amazono, priserĉante multajn el ties alfluantoj, inklude Rio Negro, kaj farante distancon de pli ol ĉirkaŭ 10,000 km.

Ĉe kio nune estas Brazilo, Ekvadoro, Bolivio, Kolombio, Peruo, kaj Venezuelo, nombro de koloniaj kaj religiaj setlejoj estis starigitaj laŭlonge de la bordoj de ĉefaj riveroj kaj alfluantoj cele al komerco, sklavado kaj kristanigo de indiĝenaj popoloj de la ampleksa regiono de pluvarbaro, kiaj ĉe la Urarina. Fine de la 1600-aj jaroj, la german-hispana jezuito Samuel Fritz, kristanigisto de la Omaŭaoj, starigis ĉirkaŭ 40 misiajn vilaĝojn.

Scienca esplorado[redakti | redakti fonton]

Henry Walter Bates estis fama pro sia ekspedicio al Amazono (1848–1859).

Frua scienca, zoologia kaj botanika esplorado de la Amazonaj rivero kaj baseno okazis jam ekde la dua duono de la 18a jarcento tra la unua duono de la 19a jarcento.

En 1996 la pola esploristo Jacek Palkiewicz malkovris la fonton de Quehuisha (antaŭe oni lokigis ĝin ĉe Mismi) kaj nur en 2008 ĝi estis agnoskita de la Sociedad Geográfica de Lima.

En 2016 oni anoncis la malkovron de grava koralrifo nome Amazona Rifo.

Post-kolonia ekspluatado kaj setlado[redakti | redakti fonton]

La ribelo Cabanagem (1835–1840) estis direktita kontraŭ la reganta klaso de blankuloj. Oni ĉirkaŭkalkulis ke el 30 al 40% de la loĝantaro de Grão-Pará, ĉirkaŭkalkulita je 100 000 personoj, mortiĝis.[17]

La totala loĝantaro de la Brazila parto de la Amazona baseno en 1850 estis eble 300,000, el kio ĉirkaŭ du trionoj estis eŭropanoj kaj sklavoj, kiuj nombris ĉirkaŭ 25,000. La Brazila Amazona ĉefa komerca urbo, Pará (nune Belém), havis el 10,000 al 12,000 loĝantojn, inklude sklavojn. La urbo Manáos, nune Manaŭso, ĉe la elfluejo de Rio Negro, havis loĝantaron inter 1,000 kaj 1,500. Ĉiuj ceteraj vilaĝoj, kiel Tabatinga, ĉe la Brazila landlimo de Peruo, estis relative malgranda.

La 6an de Septembro 1850 la imperiestro Petro la 2-a aprobis leĝon kiu rajtigis vapornavigadon sur Amazono kaj donis al la Vicgrafo de Mauá (nome Irineu Evangelista de Sousa) la taskon plenumi tion. Li organizis la "Companhia de Navegação e Comércio do Amazonas" en Rio de Janeiro en 1852; en la venonta jaro oni komencis funkciadon per kvar malgrandaj vaporŝipoj, nome Monarca ('Monarko'), Cametá, Marajó kaj Rio Negro.[18]

Pejzaĝo de la Amazonia ŝtato.

Dekomence, la navigado estis ĉefe limigita al la ĉefa rivero; kaj eĉ en 1857 modifo de la registara kontrakto devigis nur la kompanjon al monata servo inter Pará (en brazila subŝtato Parao) kaj Manaus, pere de vaporŝipoj de enhavkapablo por 200 tunoj, al dua linio por fari ses vojaĝojn ĉiujare inter Manaus kaj Tabatinga, kaj al tria, nome du veturoj monate inter Pará kaj Cametá. Tiu estis la unua paŝo por malfermiĝi al la enorma interno.

La sukceso de tiu aventuro alvokis atenton al la oportunoj por ekonomia ekspluatado de Amazonio, kaj dua kompanjo tuj malfermis komercon al riveroj Madeira, Purús kaj Negro; tria establis linion inter Pará kaj Manaus; kaj kvara trovis profite navigi per kelkaj pli malgrandaj vaporŝipoj. En tiu sama periodo, la Amazona Kompanio estis pliigante sian ŝiparon. Dume, privatuloj estis konstruante kaj funkciigante malgrandan vaporŝiparon per si mem sur la ĉefa rivero same kiel al multaj el ties alfluantoj.

La 31-an de julio 1867 la registaro de Brazilo, konstante premita de la marpotencoj kaj de la landoj ĉirkaŭ la supro de la Amazona Baseno, ĉefe Peruo, dekretis la malfermigon de Amazonio al ĉiuj landoj, sed ili limigis tion al certaj difinitaj punktoj: Tabatinga – en Amazono; Cametá – ĉe Tocantins; Santarém – ĉe Tapajós; Borba – ĉe Madeira, kaj Manaŭo – ĉe Rio Negro. La Brazila dekreto ekvalidiĝis la 7-an de septembro 1867.

La operejo de Teatro Amazonas en Manaŭo konstruita en 1896 dum la florado de la produktado kaj eksportado de kaŭĉuko.

Parte pro la komerca disvolviĝo asocata kun la navigado per vaporŝipo kaj kun la internacia mendado de natura gumo, la perua urbo de Iquitos iĝis eknomie floranta, kosmopolita centro de komerco. Eksterlandaj kompanioj setlis en Iquitos, el kiu ili kontrolis la elproduktadon de gumo. En 1851 Iquitos havis loĝantaron de 200, kaj ĉirkaŭ 1900 ties loĝantaro atingis 20,000. En la 1860-aj jaroj, proksimume 3,000 tunoj de gumo estis eksportitaj ĉiujare, kaj ĉirkaŭ 1911 la jaraj eksportoj estis kreskintaj ĝis 44,000 tunoj, kio estis 9.3% el la eksportoj de Peruo.[19] Dum la kaŭcuka impetego oni ĉirkaŭkalkulas ke malsanoj alportitaj de enmigrintoj, kiaj tifo kaj malario, mortigis 40,000 indiĝenajn Amazonianojn.[20] Krome tiu industrio trudis sklavecajn laborkondiĉojn (ŝvitlaborejo) kaj al enmigrintoj kaj al indiĝenoj.

La unua rekta eksterlanda komerco kun Manaŭo komencis ĉirkaŭ 1874. La loka komerco laŭlonge de la rivero estis farita de la anglaj posteuloj de la Amazona Kompanio — nome Amazon Steam Navigation Company — same kiel de la nombraj malgrandaj vaporboatoj, apartenantaj al kompanioj kaj entreprenoj engaĝitaj en la gumkomerco, navigante la riverojn Negro, Madeira, Purús kaj multajn aliajn alfluantojn, kiaj Marañón, al havenoj tiom malproksimaj kiaj Nauta, Peruo.

Komence de la 20a jarcento, la eksportado de la Amazona Baseno estis de gumo, kakao, Brazila nukso kaj kelkaj aliaj produktoj de minora gravo, kiaj felaĵoj kaj produktoj de ekzota arbaro (rezino, arboŝeloj, teksitaj hamakoj, aprezataj birdo plumoj, vivaj animaloj) kaj elprenitaj varoj, kiaj ligno kaj oro.

Disvolvigo dum la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Manaŭo, la plej granda urbo en brazila Amazonio, vidita per satelita bildo de NASA, ĉirkaŭata de la malhela Rio Negro kaj la kotenhava Amazona Rivero.

Ekde koloniaj tempoj, la Portugalia parto de la Amazona Baseno restis lando tre nedisvolvigita pere de agrikulturo kaj okupita nur de indiĝenaj popoloj kiuj survivis post la alveno de eŭropaj malsanoj.

Kvar jarcentoj post la eŭropa malkovro de la Amazona rivero, la totala kultivata areo en ties baseno estis probable malpli ol 65 km², senkalkulinte la limigitan kaj toske kultivatajn areojn inter montoj ĉe ties ekstreme malproksimaj fontoj. Tiu situacion ŝanĝis draste dum la 20a jarcento.

Konscia de la ekspluatado de la landaj rimedoj fare de eksterlandanoj, brazilaj registaroj en la 1940-aj jaroj jam planis la disvolvigon de la interno, malproksime de la marbordo kie eksterlandanoj posedis grandajn ter-areojn. La origina arkitekto de tiu etendo estis la Prezidento Getúlio Vargas, pro la mendado de kaŭĉuko fare de la Aliancanoj en la Dua Mondmilito kiuj havigis la financadon.

En 1960 ankaŭ la konstruado de la nova landa ĉefurbo en Brasília en la interno kontribuis al la malfermo de la Amazona baseno. Programo por grand-skala koloniigo kondukis familiojn el nordorienta Brazilo por loĝigi la arbarojn, kuraĝigitaj pere de promesojn de malmultekosta tero. Multaj setlejoj kreskiĝis laŭlonge de la ŝoseo el Brasília al Belém, sed la grundo de la pluvarbaro montriĝis malfacile kultivebla.

Ankoraŭ, long-daŭraj planoj por disvolvigo pluis. Oni konstruis ŝoseojn tra la arbaroj, kaj en 1970 komencis la vorko por la Trans-Amazonia Aŭtoŝoseo (Transamazônica). La tri pioniraj aŭtoŝoseoj de la vorkoreto estis kompletitaj post dek jaroj sed neniam oni tutplenumis la promeson. Grandaj partoj de la Trans-Amazonia kaj de ties helpaj ŝoseoj, kiaj la BR-319 (Manaŭo-Porto Velho), estas abandonitaj kaj neuzeblaj en la pluvsezono. Malgrandaj urboj kaj vilaĝoj estas disaj tra la arbaro, kaj pro ties vegetaĵaro estas tiom densa, kelkaj malproksimaj areoj estas ankoraŭ neesploritaj.

Kun loĝantaro de 1.9 milionoj da personoj en 2014, Manaŭo estas la plej granda urbo en la Amazonio. Manaŭo sola formas proksimume 50% el la loĝantaro de la plej granda Brazila ŝtato Amazonio. La rasa kompono de la urbo estas 64% de miksuloj (mulatoj kaj mestizoj) kaj 32% de blankuloj.[21]

Kvankam la Amazona rivero restas larĝe netuŝa, ĉirkaŭ 412 akvobaraĵoj estas funkciantaj en la Amazonaj alfluantaj riveroj. El tiuj 412 akvobaraĵoj, 151 estas konstruitaj sur ses el la ĉefaj alfluantaj riveroj kiuj drenas en Amazonon.[22] Ĉar nur kvar procento de la Amazona hidroelektra povo estis disvolvigita en landoj kiaj Brazilo,[23] jam oni entreprenis akvobaraĵajn projektojn kaj pliaj centoj estas planataj.[24] Konstatinte la negativajn efikojn de la media degradado, sedimentado, navigado kaj inundokontrolo kaŭzita de la akvobaraĵo de la Tri Gorĝoj en la rivero Jangzio,[25] sciencistoj priokupiĝis ke la konstruado de pliaj akvobaraĵoj en Amazono damaĝos ties biodiversecon sammaniere per “blokado de la fiŝa reproduktado, limigo de la fluado de ŝlosilaj ole-nutraĵoj kaj forhakado”.[24] Akvobaraĵigo de la Amazona Rivero povus eble konduki al la “fino de la libera fluado de riveroj” kaj kontribui al “ekosistema kolapso” kio kaŭzos interalie gravajn sociajn problemojn [22]

Naturo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Amazonio.
Satelita bildo (NASA) de inundita riverero.

Oriente de Andoj etendas la amazonia ĝangalo. Temas pri la plej granda ĝangalo de la mondo, kiu posedas enorman valoron ekologian, ties biomaso estas kapabla absorbi grandegan kvanton de karbona dioksido kaj elpeli tion, sub la procezoj de malkompono, pro la ŝlosila gravo por la tutmonda klimato, inter aliaj aspektoj; ties konservado iĝis temo de ekstrema urĝo dum la lastaj jardekoj.

Tiu ekvatora arbaro ŝuldas sian originon al la klimato ekstreme humida kaj varma de la regiono. La rivero Amazono kaj ties multaj alfluantoj fluas lante tra la areo, pro la tre ebena deklivo: Manaus, je 1.600 km de la Atlantiko, estas nur je 44 msm.

La biodiverseco de la amazonia ĝangalo estas laŭ ĉiuj taksoj eksterordinara: la regiono estas hejmo de almenaŭ 2,5 milionoj da specioj de insektoj, de dekoj da miloj da plantoj kaj ĉirkaŭ 2 000 specioj de birdoj kaj mamuloj: kvinono de ĉiuj specioj de birdoj de la mondo troviĝas tie. La diverseco de specioj de vegetaloj estas la plej granda sur la tero: kelkaj fakuloj ĉirkaŭkalkulas ke 1 km² povas enhavi ĝis 75 000 tipojn diferencajn de arboj kaj ĉirkaŭ 150 000 specioj de plantoj. Tiu sama km² estas hejmo averaĝe de ĉirkaŭ 90 000 tunoj de vegetala biomaso.

Amazona pluvarbaro

La amazonia ĝangalo konsistigas dekonon de ĉiuj arbaroj de la planedo. Parto de la aero kiun spiras la tuta homaro puriĝas en Amazonio. Tiu purigo de la aero estas farata de la plantoj pere de fotosintezo.

Granda kvanto de karbona dioksido (CO2) derivas de la malkomponiĝado de organika materio, kaj vegetala kaj animala, el kio parto eliras kiel gaso kaj alia parto estas konvertita en karbonata acido per la akvo el la pluvo, kio okazigas tre altan acidecon de la grundoj en la ĝangaloj kaj savanoj.

Ĥaraciformaj, kiaj la specioj de piranjoj, estas predo por la brazila lutro, sed tiuj agresemaj fiŝoj povas ankaŭ endanĝerigi homojn.

Pli ol unu triono de ĉiuj konataj specioj en la mondo vivas en la Amazona Pluvarbaro,[26] giganta tropika arbaro kaj riverbaseno kun areo kiu etendas pli ol 5,400,000 km². Ĝi estas la plej riĉa tropika arbaro en la mondo laŭ termino de biodiverseco. Estas ĉirkaŭ 3,000 specioj de fiŝoj nune agnoskitaj en la Amazona Baseno, kaj ĉiujare oni malkovras pliajn.[27]

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Rozkoloraj delfenoj unikaj de Amazono.

La tuta flaŭro kaj faŭno de la malseka intertropika ĝangalo en Ameriko estas en la Amazonio.

Tie estas sennombraj specioj de plantoj, miloj da specioj de birdoj, malfacile kalkuleblaj amfibioj kaj milionoj da insektoj, el kiuj plej multaj ankaŭ estas klasigotaj.

La faŭno estas tre varia, el la plej malgrandaj insektoj al la grandaj mamuloj kiaj la jaguaro, la pumo, la tapiro kaj variaj specioj de cervedoj. estas ankaŭ multaj reptilioj kiaj testudoj, kajmanoj, kaj serpentoj. Estas birdoj kaj fiŝoj el ĉiaj specoj, plumaroj kaj skvam-tipoj. En la lagetoj laŭlonge de Amazono floras la planto amazonia viktorio, nome specio de nimfeo kies cirklaj folioj povas atingi pli ol unu metro de diametro kaj foje, eĉ ĝis 5 m, kio kondukis al la mito ke unu el tiuj folioj povas elteni unu personon, kio estas falsa.

Piranjo.

La enorma ekvatora ĝangalo kaŝas abundan faŭnon, ankoraŭ studota por kompleta klasigo. En Amazonio ekzistas 4.000 specioj de papilioj, pli ol 3.000 da fiŝoj de nesala akvo,[28] 1 700 da birdoj kaj la 20% de la specioj de primatoj sur la planedo. Sub ties eksterordinara kanopearo kunvivas diferencaj habitatoj kaj la plej granda diverseco genra de la animala regno. La biologia riĉo ekzistas ĉefe ĉar dum milionoj da jaroj la ekosistemo amazonia restis netuŝita.

Estas tiom ampleksa ties enhavo de specioj de fiŝoj kaj akvoplantoj ke nur nombri ilin estas ege malfacile. Por la ŝatantoj de la akvarismo, temas pri la fonto kiu havigas la plej grandan kvanton de fiŝo-specioj kiuj nutras la vendejojn kaj akvariojn de la tuta mondo. La Amazonio estas same hejmo de granda kvanto de amfibioj ĉiatipaj, kiaj ranoj, bufoj, trituroj, salamandroj kaj eĉ ankoraŭ nekonataj amfibioj.

Post trairi ĝin en unu el siaj ekspedicioj, la fama oceanisto Jacques-Yves Cousteau asertis ke “estas pli da specioj de fiŝoj en Amazono ol en la Atlantika Oceano”.

Loĝantaro, socio kaj politiko[redakti | redakti fonton]

La ĉefa karaktero sudamerika estas la granda malekvilibro en sia geografia distribuo. Dum la granda majoritato koncentriĝas ĉe la marbordo, enormaj regionoj de la interno restas praktike neloĝataj. Alia karaktero de la sudamerika subkontinento, estas alta indico de urba loĝantaro: tri el ĉiu kvar latinamerikanoj loĝas en urbo. La amazonia ĝangalo perua, kolombia kaj brazila, ne estas for de tiu realo; la majoritato de loĝantoj de la amazonia regiono koncentriĝas en la urboj ĉe la rivero Amazono: Iquitos, Leticia, Manaŭso kaj Belém. La majoritato de la loĝantoj estis koloniistoj kaj sekve ties posteuloj estas, ĉu blankaj, mestizaj kaj indiĝenaj.

La ĉefaj ekonomiaj aktivecoj kiuj prezentiĝas en la rivero Amazono kaj en ĝia regiono estas la eksportado al la tuta mondo, de kaŭĉuko kaj de ligno. Ankaŭ la fiŝkaptado, estas ŝlosila en la teritorio amazonia; kaj tiele ekzistas aksportado de variaj specioj de fiŝoj al la tuta regiono, ĝenerale al Pirarucu. La agrikulturo kaj eksportado de manĝaĵoj, kiaj la jukao, la banano kaj la maizo kaj fruktoj tipaj de la regiono kiaj kopoazuo, karambolo, arazao, asajo inter aliaj; ili formas parton de la granda vario de manĝaĵoj kiuj produktas tiu regiono.

Nilo kaj Amazono[redakti | redakti fonton]

Estas longa disputo por scii ĉu Nilo aŭ Amazono estas la plej longa rivero en la mondo. Esploristoj de la Instituto Nacional de Pesquisas Espaciais (Inpe) (Brazila Nacia Instituto de Spacaj Esploradoj) faris novan mezuradon per bildoj de artefarita komerca satelito kaj la Instituto asertas ke la rivero Amazono estas ja la plej longa. La rivero, kiu naskiĝas en Peruo kaj enfluas en la brazilan maron, longas entute 6.992,06 kilometrojn, tio estas 140 km plie (aŭ 2%) ol Nilo, kiu trafluas Egiption.

En ĉi tiu laboro la esploristoj kunligis bildojn de du originoj – de Geocover, kun informoj de la satelito Landsat 5, kaj de MODIS, mezurilo instalita en plataĵo de NASA. La nova mezuro unuiĝas al alia, kiu jam apartenas al Amazono, tiu de la plej torenta rivero en la mondo.[29]

Ĉefaj alfluantoj[redakti | redakti fonton]

Amazono mateniĝe.
  

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Amazon [https://web.archive.org/web/20091029000733/http://encarta.msn.com/encyclopedia_761571466/Amazon_(river).html Arkivigite je 2009-10-29 per la retarkivo Wayback Machine river" en la reta enciklopedio Microsoft Encarta de 2007, alirita la 12-an de aŭgusto 2007 ()
  2. El País, la 26-an de majo 2008, Lucía Magi, "El rey de todos los ríos ya tiene un nacimiento cierto".
  3. Nacia Geografia Societo: Amazono kaj inunditaj arbaroj angle
  4. 4,0 4,1 Amazon River and Flooded Forests. World Wide Fund for Nature. Alirita la 4-an de aŭgusto 2010.
  5. Guo, Rongxing. (2006) Territorial Disputes and Resource Management: A Global Handbook. Nova, p. 44. ISBN 978-1-60021-445-5.
  6. Molinier kaj aliaj
  7. Smith, Nigel J.H. (2003). Amazon Sweet Sea: Land, Life, and Water at the River's Mouth. University of Texas Press. pp. 1–2. ISBN 978-0-292-77770-5.
  8. Penn, James R. (2001). Rivers of the World. ABC-CLIO. p. 8. ISBN 978-1-57607-042-0. [1] Alirita la 17-an de januaro 2017.
  9. Junk, Wolfgang J.. (1997) The Central Amazon Floodplain: Ecology of a Pulsing System, p. 44. ISBN 978-3-540-59276-1.
  10. Whitton, B.A.. (1975) River Ecology, p. 462. ISBN 978-0-520-03016-9.
  11. Erickson, Jon. (la 14-an de majo 2014) Environmental Geology: Facing the Challenges of Our Changing Earth. Infobase Publishing. ISBN 9781438109633.
  12. Lynch, David K. (1982). “Tidal Bores”, Scientific American. Alirita la 25-an de marto 2016.. 
  13. Mann, C, C., ed.. (2005) 1491: New Revelations of the Americas Before Columbus. University of Texas, p. 296. ISBN 1-4000-3205-9.
  14. 14,0 14,1 Mann, C, C., ed.. (2005) 1491: New Revelations of the Americas Before Columbus. University of Texas. ISBN 1-4000-3205-9.
  15. Morison, Samuel. (1974) The European Discovery of America: The Southern Voyages, 1492–1616. Nov-Jorko: Oxford University Press.
  16. Francisco de Orellana Francisco de Orellana (Spanish explorer and soldier). Encyclopædia Britannica.
  17. Renato Cancian: Cabanagem (1835–1840): Uma das mais sangrentas rebeliões do período regencial (portugale). Universo Online, Liçao de Casa. Arkivita el la originalo je la 2-a de novembro 2007.
  18. Sobre Escravos e Regatões ("pri sklavoj kaj surŝipaj vendistoj") (portugale) (pdf). Alirita la 11-an de decembro 2015.
  19. Historia del Peru, Editorial Lexus. p. 93.
  20. La Republica Oligarquica. Editorial Lexus 2000 p. 925
  21. (2000) Síntese de Indicadores Sociais 2000 (PDF) (portugale), Manaŭo, Brazilo: Brazila Instituto de Geografio kaj Statistiko IBGE. ISBN 85-240-3919-1.
  22. 22,0 22,1 Hill, David. "More than 400 Dams Planned for the Amazon and Headwaters." The Guardian, 6an de Majo, 2014. Alirita la 30an de Marto, 2016. https://www.theguardian.com/environment/andes-to-the-amazon/2014/may/06/more-400-dams-amazon-headwaters.
  23. Ellen Wohl, "The Amazon: Rivers of Blushing Dolphins" in A World of Rivers (Chicago: The University of Chicago Press, 2011), 35.
  24. 24,0 24,1 Fraser, Barbara. "Amazon Dams Keep the Lights On But Could Hurt Fish, Forests." National Geographic, la 19-an de aprilo, 15
  25. Ellen Wohl, "The Amazon: Rivers of Blushing Dolphins" in A World of Rivers (Chicago: The University of Chicago Press, 2011), 279.
  26. Amazon rainforest fact sheet. Web.worldbank.org (15a Decembro 2005). Arkivita el la originalo je 2014-05-03. Alirita 13a Februaro 2011.
  27. (2011) Historical Biogeography of Neotropical Freshwater Fishes. Berkeley: University of California Press.
  28. World Wildlife Fund. «Amazon River and Flooded Forests» (angle). [2] Arkivigite je 2012-06-08 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 15an de Januaro 2017.
  29. Revista da Semana. Edição 44, Ano 2, nº 26 – paĝo 27. Editora Abril – 10/7/2008 – el Brazilo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.