Amazona arbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amazonio
Manatoj.

La Amazona Arbaro (nomata ankaŭ selvo aŭ hileo), la plej vasta tropika pluvarbaro sur Tero, estas tiel larĝa kiel Atlantiko inter Afriko kaj Sudameriko kaj kovras Amazonion. Ĝi estas tre bunta komunaĵo de arboj, arbustoj, palmoj, epifitoj kaj herboj kun la plej grandaj biologiaj specioj. Ĉi tie troviĝas ekzemple pli ol 4.000 specioj da arboj, 120.000 specioj de florantaj kreskaĵoj kaj ĉirkaŭ 1.600 specioj de birdoj. En Amazono kaj ties alfluoj vivas ne nur 5.500 specioj de fiŝoj, sed en ties akvoj vivas ankaŭ kajmanoj, akvaj testudoj kaj al rivero adaptiĝintaj mamuloj – dolĉakvaj delfenoj, riveraj lutroj kaj manatoj. Karakterizaj reprezentantoj de mamuloj de la pluvpraarbaro estas simioj malpoj, tapiroj, dazipoj, sovaĝaj porkoj pekarioj, grandaj roduloj kapibaroj kaj ursoj (Tremarctos ornatus).

La pluvarbaro estas loko de senĉesa batalo pri lumo, tial estas tipa por ĝi etaĝa aranĝo. Ĝis metra alteco kreskas herboj, kvinmetran atingas arbustoj komune kun arbaj filikoj. La malsupra arba etaĝo kun mallarĝaj arbokronoj atingas altecon de 10 – 20 metroj. En altecoj ĉirkaŭ la meza etaĝo kreas sinsekvan tegmenton de la pluvarbaro. Tiun superas sole unuopaj grandegaj arboj, karakterizaj de siaj tabulaj radikoj kaj arbokronoj, kiuj leviĝas ĝis alteco de ĉirkaŭ 60 – 70 metroj.

Ankoraŭ komence de la 20-a jarcento la amazona pluvarbaro okupis ĉirkaŭ 5 milionojn da km2. De meze de la 1970-aj jaroj oni ĉi tie komencis masivan senarbigon kaj jam estis hakita proksimume 10 % de la devena areo (t. e. ankoraŭ restas 90 % de praarbaro kaj oni povas diri, laŭ alia vidpunkto, ke amazoniaj landoj konservis 90 % de la amazonia arbaro kaj ne ke ili detruis 10 % de ĝi). Pli ol 5.600 km longa aŭtostrado Transamazonica kunigis komencojn de navigeblaj sektoroj en alfluoj de Amazono kaj sekvas post ĝi pluaj vojdirektoj: BelemoBrazilo, SantaremoCuiabá, ManausPorto Velho. Laŭlonge de la aŭtostradoj disvastiĝas areoj de plugtero por kulturado de maizo, sukerkano, kakao, juto kaj manioko. Hodiaŭ, Transamazonica preskaŭ ne plu ekzistas, ĉar la arbaro reinvadis ĝin.

Multaj homoj pensas, ke la Amazonia Arbaro restis dum jarmiloj sen loĝantoj, sed homoj vivis en ĝi almenaŭ ekde 5000 a. K. Partoj de l' arbaro, laŭ modernaj studoj, estis plantitaj de homoj en pasinta tempo. Tiuj pra-indiĝenoj plantis utilajn arbojn por ili, kaj divastigis specojn multajn kilometrojn for de ties originaj areoj.

Plinombriĝas ankaŭ loĝateco de Amazonio. Hodiaŭ tie vivas proksimume 10 milionoj da loĝantoj, duono el ili en grandaj urboj. Sed indiana loĝantaro iom post iom malaperas. Komence de la 20-a jarcento ties nombro estis taksita al 1 miliono, hodiaŭ ĉi tie restas proksimume 155.000 indianoj. Sed la taksoj pri la grandeco de la arbaro kaj la indiana loĝantaro en komenco de 20-a jarcento estas disputindaj, ĉefe ĉar oni ne havas certajn informojn pri Amazonio en komenco de 20-a jarcento. Alie, en Brazilo oni povas deklari sin indiano (aŭ negra, aŭ blanka) laŭvole. Tiel en 1991, en Brazilo nur 300 mil homoj deklaris sin indianoj, sed kiam aperis novaj leĝoj, kiuj garantiis terojn al ili, en 2000, 750 mil homoj deklaris sin indianoj.

Vidu ankaŭ