Saltu al enhavo

Amazonia trogono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amazonia trogono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Trogon
Specio: Amazonia trogono T. ramonianus
Trogon ramonianus
(Deville & des Murs, 1849)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amazonia trogono (Trogon ramonianus) estas mezgranda birdo el la familio de Trogonedoj. Ĝi estas unu el 24 trogonaj specioj de la tipa genro Trogon, la plej granda en la familio. Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, kaj Venezuelo.[1][2]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

Ĝis la komenco de la 21-a jarcento, la nunaj Amazoniaj trogonoj kaj la Verdavostaj trogonoj (T. caligatus) estis konsiderataj subspecioj de la Viola trogono (T. violaceous). La Internacia Ornitologia Komitato (IOC), la taksonomio de Clements, kaj la Sudamerika Klasifika Komitato de la Usona Ornitologia Societo (AOS-SACC) efektivigis la dividon, igante ilin apartaj specioj kaj renomante T. violaceous al Gujana trogono. Tamen, la Manlibro de la Birdoj de la Mondo (HBW) de BirdLife International retenas ilin kiel subspecioj. La klasifikaj skemoj, kiuj traktas la Amazonian trogonon kiel specion, asignas du subspeciojn, la nomigan T. r. ramonianus kaj T. r. crissalis. La du subspecioj estas tiel similaj, ke iuj aŭtoroj asertas, ke la Amazonia trogono estas monotipa.[1][3][4][5][6]

Trogonoj havas distingajn masklajn kaj inajn plumarojn, kun mildaj, ofte buntaj, plumaroj. La Amazonia trogono estas ĉirkaŭ 23 ĝis 25 cm longa; tri maskloj pezis 44 ĝis 46 g. La kapo, kolo kaj supra brusto de la masklo estas tre metalece blu-nigraj. La vizaĝo kaj gorĝo estas nigraj, kun malmulta kontrasto inter ili kaj la cetero de la kapo. Mallarĝa blanka bendo apartigas la supran bruston de la helflavaj malsupra brusto kaj ventro. La supraj partoj estas metalecverdaj ĝis blu-verdaj. La supra flanko de la vosto estas profunde blua kun nigraj plumopintoj; la malsupra flanko havas fajnajn nigrablankajn striojn kaj larĝajn blankajn plumopintojn. La flugiloj estas plejparte nigraj kun kelkaj blankecaj enfermaĵoj. La kapo kaj vizaĝo, supra brusto kaj supraj partoj de la ino estas malhelgrizaj; la ventro estas pli obtuze flavaj ol tiu de la masklo, kaj la malsupra flanko de la vosto havas malsaman padronon nigrablankan. La plumaroj de la du subspecioj tre malmulte diferencas, kaj la diferencoj inter ili similas al tiuj inter individuoj.[6]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Amazonia trogono troviĝas ekde la Andaj antaŭmontoj de Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio iomete norde en okcidentan Venezuelon kaj orienten trans la okcidentan kaj sudon de Amazona baseno de Brazilo. La preciza difino de la teritorioj de la du subspecioj estas obskura, sed oni ĝenerale konsideras, ke T. r. crissalis troviĝas sude de la rivero Amazono kaj oriente de la rivero Tapajós.[6]

La Amazonia trogono loĝas en diversaj pejzaĝoj, inkluzive de transiraj kaj terra firme arbaroj, palmaj kaj bambuaj arbaroj, kaj konstante inunditaj arbaroj. Ĝi troviĝas plejparte sub 500 m da alteco, sed atingas eĉ 1000 m en Ekvadoro.[6]

La dieto kaj manĝokonduto de la Amazonia trogono ne estas studitaj detale. Oni supozas, ke ĝi kondutas kiel la aliaj "violaceus" trogonoj, manĝante per atakoj el ripozejo kaj ŝvebante por pluki insektojn kaj fruktojn el vegetaĵaro. Ili ankaŭ manĝas malgrandajn vertebrulojn kiel ranojn.[6]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ nenio estas konata pri la reprodukta fenologio de la Amazonia trogono. La sola priskribita nesto estis elfosita en aktiva arba termitejo kaj enhavis du ovojn.[6]

La IUCN ne taksis la Amazonian trogonon aparte de la Viola trogono sensu lato. Ĝi havas grandan teritorion kaj estas konsiderata sufiĉe ofta ĝis ofta en iuj areoj.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 IOC World Bird List (v 11.2) (Julio 2021). Alirita 14a de Julio 2021 .
  2. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Aŭgusto 2021. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. Alirita la 24an de Aŭgusto 2021
  3. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, S. M. Billerman, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2021. The eBird/Clements checklist of Birds of the World: v2021. Elŝutita el Alirita la 25an de Aŭgusto 2021
  4. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Aŭgusto 2021. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. Alirita la 24an de Aŭgusto 2021
  5. HBW and BirdLife International (2020) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world Version 5. Disponebla ĉe: [.xls zipped 1 MB] Alirita la 27an de Majo 2021
  6. 1 2 3 4 5 6 7 Greeney, H. F. (2020). Amazonian Trogon (Trogon ramonianus), version 1.0. En Birds of the World (S. M. Billerman, B. K. Keeney, P. G. Rodewald, kaj T. S. Schulenberg, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 20an de Oktobro 2021
  • {{Restall, R. L., Rodner, C., & Lentino, M. (2006). Birds of Northern South America. Christopher Helm. (ISBN 0-7136-7243-9) (vol. 1). (ISBN 0-7136-7242-0) (vol. 2)}}
  • {{Ridgely, R. S., & Greenfield, P. J. (2001). The Birds of Ecuador – Field Guide. Cornell University Press. (ISBN 978-0801487217)}}

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]