Amazonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Amazono preparanta por batalo (Reĝino Antiop aŭ Armita Venuso), de Pierre-Eugène-Emile Hébert, 1860, Nacia Galerio de Arto, Vaŝingtono
Aĥilo mortigas Penthesilea en la tondo de atika ruĝ-cifera kilikso, 470–460 a.K., trovita ĉe Vulci
La batalo de Aĥilo kaj Penthesileia. Lucania de malfrua 5-a jarcento a.K.
Tirena amforo, prezentanta Amazonomachy - Heraklo kontraŭbatalas Andromakon, Telamon kontraŭbatalas Ainipe kaj Iphis kontraŭ Panariste, ĉ. 570 a.K., Belarta Muzeo, Bostono
Hippeis-rajdanto kaptas surĉevalan amazonian militistinon, armitan de labriso, per sia frigia ĉapo. Romia mozaika emblemo (marmoro kaj kalkŝtono) de Daphne, antaŭurbo de Antioch-sur-la-Orontoj (nun Antakya en Turkio), dua duono de la 4-a jarcento p.K., la Luvro, Parizo
Du inaj gladiatoroj kun iliaj nomoj engravuritaj: Amazonia kaj Achillea
Dahomey Amazons, photo shot around 1890, author unknown

Amazono (malnovgreke Ἀμαζόνες, Amazónes, singulare Ἀμαζών, Amazōn) estas virino el tribo de militistinoj, kiuj ne akceptis virojn inter si. Ĉar virinoj estis arkopafistoj onidiris, ke ili fortranĉis mamon por pli akurate pafi.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La amazonoj en la greka mitologio estis membroj de ekskluziva socio de militistaj virinoj, kiuj elstaris pro siaj rajdkapabloj, kaj ankaŭ pro siaj kuraĝo kaj fiero. Ili estis konsiderataj filinoj de la Dio de milito Areso kaj vivtenis sub la regado de la reĝino Hipolita ĉe la eksteraj limoj de la konata greka mondo, en la suda marbordo de la Nigra Maro.

En la amazona socio la virinoj okupiĝis pri la tradiciaj viraj agadoj kiel rajdado, ĉasado kaj milito. En la sfero de legendo -sen iuj historiaj pruvoj por subteni ĝin- oni diras, ke la amazonoj bruligis la dekstran mamon de la knabinoj por ke ĝi ne kresku kaj tiel pli bone uzi la arkon kaj ĵeti la lancon. Sed kurioze, la greka arto neniam prezentis amazonon sen mamo. Ankaŭ al ili estis atribuita la praktiko venigi virojn el aliaj triboj nur por reproduktaj celoj.

En arto amazonoj plej ofte survestas kirason, rajdas ĉevalojn kaj portas armilojn, arkon kaj lancon, malofte hakilon. Ili estis konsiderataj ne nur kapablaj militistinoj, sed ankaŭ spertaj pri embuskoj kaj surprizaj ĉevalaj atakoj. Tion rakontas mitologio. Sed, ĉu la amazonoj vere ekzistis? Se jes, kiel kaj kial formiĝis tiu virina socio?

Ŝajnas, ke ĉi tiuj socioj ekformiĝis pro la alta socia diskriminacio kaj perforto, kiuj ekzistis en tiamaj grandaj urboj, ne nur rilate al virinoj sed ankaŭ al la plej malfavorataj sociaj klasoj, tiuj estas a homoj socie ekskluditaj, la forigitoj, la fuĝintoj, la persekutitoj, viroj kaj virinoj kolektiĝis kaj ekasociiĝis en la montoj kaj arbaroj por defendi sin kaj kune ĉasi por ilia nutrado.

Tiel ili specialiĝis pri la uzo de ĉasarmiloj, kaj de ĉevaloj pro ilia nomada vivkondiĉo, ambaŭ specialiĝoj montriĝis utilaj en la bataldefendo, kiun ili ofte devis alfronti. Okazis longa fuĝo ekde la Mezopotamio al mediteranea marbordo kaj poste al Nigra Maro.

La socio en kiu viroj kaj virinoj plenumis la samajn laborojn kaj havis la samajn respondecojn, fariĝis pli solidara kaj egalrajta ekskludante tiujn, kiuj montris signojn de perforto, ĝuste de kio ili estis fuĝante.

Tiel ili naskis socion en kiu virinoj fariĝis ne nur esceptaj ĉasistoj kaj preskaŭ akrobataj rajdistoj, sed ankaŭ forĝistoj kiuj produktis siajn proprajn kuprajn kaj ferajn armilojn, kaj juvelistoj kiuj manfaris belajn orajn juvelojn, kolĉenojn kaj zonojn.

La scenoj de ĉi tiuj batalantinoj estis popularaj en la greka arto, precipe ceramikaĵoj kaj monumentaj statuoj, kiuj ornamis iujn el la plej gravaj konstruaĵoj en la greka mondo, inkluzive la Partenonon en Ateno.

Iuj el ĉi tiuj ceramikaĵoj bildigas amazonon portanta krom siaj armiloj, longan blovinstrumenton ‘salpinkso’ similan al trumpeto, finita per sonorilforma kupra peco. Fakuloj opinias ke ĝia sono estis potenca kaj baza; ĝi estis asociita kun la momento eniri la batalon aŭ por komunikiĝi inter si dum la batalo. Aristides Quintiliano (1-a jarcento a.K.) greka muzikologo, difinas ĝin kiel teruran militan instrumenton kiu interpretas malsamajn melodiojn por la malsamaj manovroj en batalo, konfuzante la malamikojn.

Aŭtoroj rimarkas ke la amazonoj eĉ havis siajn proprajn dancojn kaj muzikon, sed por eniri la batalon uzis ritman muzikon ‘Peanon’. Ĝi estis milita kanto de venko kaj ĝojo kantata ĥore kiel refreno honore al la Dio Apolono. Ili uzis ĝin kiel bazon por flamigi la trupojn, kaj vigligi la spiritojn, donante tre signifan potencon en la atako.

En Anatolio estis atribuita al la amazonoj la fondado de multaj setlejoj, precipe tiuj de Efezo, Cime, Sinope, Priene, Myrina, Smyrna (Izmiro) kaj Mitileno sur Lesbo. En Efeso la Diino pri ĉasado Artemiso havis templon kie la amazonoj faris por ŝi ceremonion. Ili jam armitaj por ĉasado aŭ batalo prezentis militajn dancojn en rito kiu ripetiĝis ĉiujare.

Je la fino de la Troja Milito, la amazonoj kiuj ĉiam batalis kontraŭ la grekoj, helpis la trojanojn. Reĝino Penthesilea, filino de Areso kaj Otrera, estis mortigita de Aĥilo en la batalo. Oni rakontas ke Aĥilo enamiĝis al sia viktimo kiam li demetis ŝian kaskon ĝuste kiam ŝi estis mortanta. La sceno estas kaptita en fama vazo de nigra desegno farita de la fama pentristo kaj ceramisto Exekias (ĉ. 540 a.K.).

La greka Palaifato[1] karakterizis Amazonojn kiel militaj viroj kiuj surhavis kutiman trakian virinon (longa Kitono ĝis piedoj) kaj kiuj ligis ilian hararon per rubandoj. Estas pro ilia vestaro kiun ili estis prenitaj por virinoj.

En Eŭrazio[redakti | redakti fonton]

La arkeologia elfosado de tomboj en Eŭrazio decide montris, ke multaj virinoj de la nomadaj triboj de la stepoj ja estis militistinoj, precipe en la regiono de la Nigra Maro. La virinaj skeletoj ne nur troviĝis kun armiloj, kiraso kaj ĉevalaj ornamaĵoj, sed ankaŭ kun signoj de vundoj de glavoj kaj sagpintoj. La skeleta analizo malkaŝas, ke el pli ol 1 000 tomboj de stepaj nomadoj en teritorioj de Turkio ĝis Rusio, 37% estis militistinoj. La plej multaj tomboj estas el la 5-a kaj 4 jarcento a.K. kaj la virinoj estas, kiel la amazonoj en la greka mitologio, ĉiam junaj inter 16 kaj 30 jaraĝaj.

Post Antikva Grekio[redakti | redakti fonton]

Kiam la unuaj eŭropanoj (nome ĉefe hispanoj) vidis militemajn virinojn inter indiĝenoj de Sudameriko ili trovis kialon por nomi la zonon de Amazonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]