Ambikapur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambikapur
urbo • municipal corporation in India
Administrado
Poŝtkodo 497001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 7′ N, 83° 12′ O (mapo)23.1283.2Koordinatoj: 23° 7′ N, 83° 12′ O (mapo) [+]
Alto 623 m [+]
Areo 1983 km² ( 198 300 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Ambikapur (Ĉatisgaro)
Ambikapur (Ĉatisgaro)
DEC
Ambikapur
Ambikapur
Situo de Ambikapur
Ambikapur (Barato)
Ambikapur (Barato)
DEC
Ambikapur
Ambikapur
Situo de Ambikapur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ambikapur [+]
vdr

Ambikapur, laŭ (hindie अम्बिकापुर) estas urbego kaj municipo en orient-centra Barato, en subŝtato Ĉatisgaro, en la distrikto Surguja, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo estas derivita de la hindua diino Ambika (Mahamaja) Devi, kiu estas la centra figuro de kultado en la areo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ambikapur havis populacion de 264 575, kun la aglomeraĵo 343 173 en 2011 kun efika legopovo 88%, pli alta, ol la landeveraĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ambikapur situas en montaro 623 metrojn super la marnivelo sur arbarriĉa areo. Korba troviĝas 100, Singrauli 132, Rajgarh 137, Bilaspur 158, Ranĉio 219, subŝtata ĉefurbo Rajpuro 262, Ĝabalpur 334, Kolkato 534, tutlanda ĉefurbo Delhio 856, Mumbajo 1171 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ambikapur estas unu el la plej malnovaj urboj en la ŝtato kaj ĝi estis longe ĉefurbo de la prinlando Surguja ĝis la landa sendependiĝo en 1947.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La naturaj resursoj inkludas baŭksitojn kaj arbarajn produktaĵojn en komenco de Ambikapur.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Ambikapur universitato kaj medicina kolegio funkcias.

Religio[redakti | redakti fonton]

79% de la populacio estas hinduoj, islamanoj 11%, kristanoj 8%, iomete ankaŭ aliaj religioj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Ambikapur finiĝas la fervoja linio el Anuppur. Multe da vojoj kuras al la urbego el ĉiuj direktoj. La plej proksima flughaveno troviĝas en Rajpuro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ambikapur havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas 1399 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 18-30 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]