Ambliramfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amblyramphus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ambliramfo
Ambliramfo, plenkreskulo
Ambliramfo, plenkreskulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Amblyramphus
Specio: 'A. holosericeus'
Amblyramphus holosericeus
(Scopoli, 1786)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ambliramfo, Amblyramphus holosericeus, estas birdo de la familio de ikteredoj de suda Sudameriko en humidejoj. Ĝi estas la ununura specio de la genro Amblyramphus.

Tiu specio estas ĉirkaŭ 24 cm longa. La beko estas iom stranga: nigra, fortika ĉebaze, longa, svelta kaj tre akrapinta. Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj estas nigraj kun ruĝoranĝaj kapo, kolareo kaj supra brusto. Estas iom da nigreca bridareo el la bekobazo al la okuloj. Ankaŭ kruroj estas nigrecaj. Junuloj havas tutnigran plumaron; ruĝoranĝaj plumoj aperas en brusto kaj gorĝo, poste etendas al kolo, kapo kaj femuroj. La kanto estas "laŭta, klara kaj melodia, sonorila 'klia-klia-klua, klulululu'." La alvokoj estas pli simplaj sed havas similan kvaliton.[1]

Ambliramfoj vivas en paroj en grandaj kareksejoj en suda Brazilo, Paragvajo, Urugvajo kaj nordorienta Argentino; Bolivio havas izolatan populacion je altitudoj de ĝis 600 m. Ili ofte ripozas elstare sur tigopintoj. Ili estas nekomunaj, ĉefe for de marbordo.[1]

Ili manĝas ĉefe fruktojn, suplemente ĝin per semoj kaj senvertebruloj, ĉefe insektoj. Ili uzas sian bekon kiel martelo por malfermi manĝerojn.[2]

Ambliramfoj estas monogamaj, kaj teritorioj grupiĝas kune. La nesto estas malferma taso situa en la interbranĉaro de arbusto aŭ teksita inter vegetaĵaro, kie la ino demetas 2 ovojn.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ridgely, Robert S.. (1989) The Birds of South America: The Oscine Passerines. University of Texas Press, p. 345. ISBN 0-292-70756-8.
  2. 2,0 2,1 Scarlet-headed blackbird. Meet the Animals. Toronto Zoo. Alirita 2007-02-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]