Amboso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amboso el la jaro 1736

Amboso (el la malnovaltgermana: anaboz, „ĉe kio oni batas”) estas metala bloko, sur kiu forĝisto batas metalojn. Plej ofte ĝi estas metita sur lignan blokon.

La praformon de amboso oni uzas ĉefe en forĝejoj, batante per martelo plej ofte ardajn kaj tial molajn metalojn kaj formante ilin. Amboso kutime havas tipan formon kun ronda korno kaj ebena surfaco, kiuj ebligas diversajn prilaborojn. Plej grandaj modeloj havas diversajn aldonaĵojn por specifaj laboroj.

Fotogalerio

Proverbo

Ekzistas proverboj pri amboso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Esti inter martelo kaj amboso. 
  • Citaĵo
     Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata. 

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Listo de proverboj ĉe lernu.net