Ambrogio Traversari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambrosius Traversarius
(1386-1439)
Busto de Sankta Ambroĝo en la Preĝejo de Sankta Maria de la Anĝeloj, Florenco
Busto de Sankta Ambroĝo en la Preĝejo de
Sankta Maria de la Anĝeloj, Florenco
Persona informo
Naskiĝo 19-a de septembro 1386
en Portico di Romagna,  Italio
Morto 20-a de oktobro 1439
en Ferrara,  Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo teologo • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ambroĝo TRAVERSARI (n. en Portico di Romagna, en la 19-a de septembro 1386 - m. en Ferrara, en la 20-a de oktobro 1439) estis itala humanisto, presbitero, teologo, kaj ĝenerala prioro de la Kamaldula Ordeno, konsiderita sanktulo de la katolika eklezio kaj havas sian festotagon en la 20-a de novembro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tre frue, dank'al siaj studoj, li fariĝis teologo kaj helenisto. Manuelo Krizoloras estis lia prigreka profesoro. Li eniris en la Ordeno de la Kamalduloj kiam li estis 14-jara kaj fariĝis generalo en 1431. Li estis granda teologo kaj verkisto, kaj li majstris tiel la grekan kiel ankaŭ la latinan. Ĉi tiuj kapabloj, krom lia familiareco kun la aferoj de la eklezio ebligis al Eŭgeno la 4-a sendi lin kiel sian reprezentanton al la Koncilio de Bazelo, kie Ambroĝo persiste defendis la superecon de la Roma Pontifiko kaj petegis al la koncilio ne makuli la neriproĉeblan veston de Kristo. Poste li estis sendita de la papo al la imperiestro Sigismondo la 1-a por peti helpon favore al la pontifiko ĉe siaj klopodoj por finigi ĉi-koncilion, kiu dum kvin jaroj ruinigis la papajn prerogativojn. La papo translokigis la koncilion el Bazelo al Ferrara, en la 18-a de septembro 1437. En ĉi tiu koncilio, kaj en la postaj, kiel tiu de Florenco, Ambroĝo pere de siaj klopodoj, kaj karitato rilate al kelkaj malriĉaj grekaj episkopoj, faris ĉion eblan por la unuigo de la du eklezioj, kies dekreton, en la 6-a de julio 1439, li estis vokita por redakti. Li mortis nelonge poste.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj