Ambrosio Vargas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ambrosio VARGAS)
Ambrosio Vargas
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
en propra fotopoŝtkarto sendita en 1904

Ambrosio VARGAS estis meksika kuracisto, kiu interesiĝis pri esperanto kiam li konatiĝis al franco Anselmo Morin. En 1903, ili, kune kun la pastro Fernando Blanco, fondis en Santa Rosa Necoxtla (nuntempe Ciudad Mendoza), Verakruco, la Asocion por la Disvastigo de Esperanto en Meksiko.

Li estis prelegisto kaj de 1904 al 1908, eldonis en Meksikurbo siajn prelegojn. Li ankaŭ eldonis la gazetojn Meksika Lumturo (1904-1905) kaj Verda Stelo (1907-1912).