American Broadcasting Company
| American Broadcasting Company | ||
|---|---|---|
| televidstacio radiodissenda reto televidkanalo filmkompanio | ||
| Dum | 12-a de oktobro 1943 - nekonata/nuntempe | |
| Antaŭulo | NBC Blue Network | |
| Fondintoj | Edward John Noble vd | |
| Sidejo | Nov-Jorko | |
| Lando | Usono | |
| Posedata de | Walt Disney Company vd | |
| filiaj kompanioj | ABC Records, Inc. vd | |
| Posedataj kompanioj | ABC News • Satellite News Channel • WFRO • ESPN Inc. vd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
La American Broadcasting Company (ABC) estas unu el la plej grandaj komercaj televidkanaloj en Usono. Fondita en 1943 ekde la antaŭa reto NBC Blue Network, ABC nun estas propraĵo de The Walt Disney Company kaj estas parto de Disney-ABC Television Group. La unua elsendo de tiu ĉi kanalo estis en 1948. Kiel unu el la "Big Three Television Networks" (Tri Grandaj Televidkanaloj), ĝi kontribuis al la populara kulturo de usono per la programaro.

La korporacia sidejo de ABC troviĝas en la kvartalo [Upper West Side de Manhatano en Novjorko (bildo de ĝi videblas en la informkesto), filmstudia konstruaĵo de ABC ĉe la placo Times Square kaj la novaĵagentejoj de la kompanio ankaŭ situas en Manhatano, dum la oficejoj por la amuzprogrameroj troviĝas en Burbank, Kalifornio, apude al Walt Disney Studios kaj la korporacia sidejo de The Walt Disney Company.

