American Rescue Plan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
American Rescue Plan
emblemo
leĝofarado • akto de Kongreso de Usono
Komenco 14-a de januaro 2021 vd
Lando(j) Usono vd
vdr

La Usona Sava Plano (angle American Rescue Plan) estas stimuliga politiko de 1,9 biliono da dolaroj proponita de prezidento Joe Biden por rapidigi la restaŭradon de la usona ekonomio, damaĝita pro la ekonomiaj kaj sanaj konsekvencoj de la Kronvirusa pandemio kaj la recesio kaŭzita de ĝi. Li planas proponi tiun planon kiel unu el siaj unuaj leĝpronoj de sia prezidanteco al la Usona Kongreso. Unuafoje proponita la 14-an de januaro 2021, tiu politiko plifortigas multajn aspektojn de la kontraŭrecesiaj planoj de la administrado Trump.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la gazeto The New York Times, inter la ĉefaj aspektoj de la plano estas:

  • Plifortigante sendungan pagon per 400 pliaj dolaroj ĉiusemajne ĝis la fino de septembro (nuntempe tio estas ĝis la 31-a de marto)
  • 1 400 dolaroj en rektaj pagoj al individuoj
  • 20 miliardoj da dolaroj por nacia vakcina plano, enhavante komunumajn vakcinajn centrojn
  • fonduso por 100 000 publikaj sanlaboristoj por koncernigado pri vakcinoj kaj kontakspurado
  • fonduso por helpi pritrakti la malproporciajn konsekvencojn de la sana krizo al koloruloj, sanaj centroj, malliberejoj
  • pagitaj feritagoj en urĝaj situacioj por pli ol 100 milionoj da usonanoj
  • impostaj kreditoj por familioj celante kompensi ĝis 8 000 dolaroj en jaraj infanaj sanprotektaj kostoj
  • helpo al luigantoj kun nepagitaj ŝuldoj al posedanto
  • subvencioj al malgrandaj entreprenoj
  • fonduso por rapidigi la deplojadon de la vakcinoj kaj sekure remalfermigi lernejojn en la venontaj 100 tagoj
  • 350 miliardoj da dolaroj por helpi ŝtatojn kaj lokajn registarojn malpligrandigi la deficiton

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]