Amerika avoceto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika avoceto


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Rekurbrostruledoj Recurvirostridae
Genro: [[ Recurvirostra ]] ' Recurvirostra '
Specio: Amerika avoceto 'Recurvirostra americana '
Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika avoceto (Recurvirostra americana) estas granda vadbirdo de la familio de Rekurbrostruledoj, kiu enhavas avocetojn kaj himantopojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu avoceto havas longajn, maldikajn, grizajn krurojn. Ties plumaro estas nigroblanka ĉedorse -sed la tri nigraj strioj kiujn havas ankaŭ la eŭrazia Avoceto estas en la Amerika avoceto multe pli larĝaj- kaj blanka ĉeventre. La antaŭa brusto, kolo kaj kapo estas cinamokoloraj somere kaj grizaj vintre; la kapo estas pli kolora kaj la nigra okulo aperas ene de blanka ringo. La longa kaj maldika beko esta suprenturnita ĉepinte; ĉe la inoj plie, ĉe la masklo estas pli longa kaj rekta. Dumfluge videblas krom blanko nigraj flugilpintoj. La plenkreskula alteco estas 45 cm mezaveraĝe (inter 43 kaj 47 cm) kaj havas enverguron de 72 cm; ili pezas ĉirkaŭ 300 aŭ 350 gr.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ties medio estas marĉoj, strandoj, herbejaj lagunoj kaj neprofundaj lagoj de okcidento kaj marbordo -kaj en Pacifiko (ĉefe) kaj en Atlantiko- de Usono. Tiu specio vintras en Meksiko, Gvatemalo, Florido, Kubo kaj la Kariba Maro. Estas tutjaraj loĝantaroj en Kalifornio kaj centra Meksiko.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta medio estas neprofundaj lagoj kun mezsala akvo kaj koto ĉeborde. Okazas elegantaj parigadaj ceremonioj. Ili faras neston en malferma planko, ofte laŭ etaj grupoj, foje kun aliaj vadbirdoj. Se la akvonivelo supreniras ili suprenigas la ovojn per diversa materialo por protekti ilin. Okazas unusola demetado de 3 aŭ 4 verdecajn ovojn ĉiujare; ambaŭ gepatroj zorgas la idojn, kiuj manĝas kaj naĝas tuj post eloviĝo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas en neprofunda akvo aŭ kotaj ebenaĵoj, ofte balancigante iliajn bekojn dekstren kaj maldekstren. Ili manĝas ĉefe krustulojn kaj insektojn. Estas sociaj birdoj kaj agresemaj kontraŭ invaduloj. Ili vivas ĝis 9 jaroj.

Protekto[redakti | redakti fonton]

La Amerika avoceto (Recurvirostra americana) estas protektita de traktato por la migrantaj birdoj de 1918.

Literaturo[redakti | redakti fonton]