Amerika gruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Amerika gruo
WhoopingCrane23.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Genro: Gruo (birdo) Grus
Specio: G. americana
Grus americana
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
EN
Natura arealo; blue : reproduktado; oranĝe : travintrado; verde : tut-jara restado; grize : okaze tut-jara restado.
Natura arealo; blue : reproduktado; oranĝe : travintrado; verde : tut-jara restado; grize : okaze tut-jara restado.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Amerika gruo, Grus americana, estas granda birdo de familio Gruedoj, tre minacata de malapero.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ili bredas en nordorienta Kanado (Wood Buffalo Nacia Parko) somere kaj migras vintre al sudmarborda Teksaso (Aransas Nacia Rifuĝejo) ekde oktobro ĝis marto, same ol Griza gruo en Eŭropo. En la 19a jarcento 1500 birdoj faris tiun migron. Poste la loĝantaro malpliiĝis ĝis nur 18 dum la 30aj jaroj kaj 16! en 1941. Poste malrapide pliiĝis ĝis sufiĉe pli ol cento fine de la 20a jarcento kaj preskaŭ ducento komence de la 21a kaj lastatempe ĉirkaŭ tricento. Tamen danĝero malaperi por tiu specio daŭre ekzistas. Nuntempe estas ankaŭ etaj loĝantaroj en ŝtatoj Nov-Meksiko, Florido kaj Viskonsino (mezbredado). Ties medio estas marĉecaj ebenaĵoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas grandaj birdoj 1,5 m longaj kun enverguro de 2,3 m; la plej altaj birdoj en Nordameriko. Maskloj estas iom pli grandaj ol inoj.

Temas pri gruo tute blanka, escepte pro la antaŭa parto de la kapo ĝis okulo kaj iom malantaŭe supre kaj sube, kio estas senpluma kaj nigra kun ruĝaj briloj ĉefronte kaj rozkolora ĉe bekobazo kaj nigraj unuaj plumoj en flugiloj (flugilpintoj) kiuj estas videblaj nur dumfluge. Beko estas grizo kaj okuloj flavaj. Kruroj estas longaj kaj nigraj.

Junuloj havas kanelflavajn kapon, supran kolon kaj makulojn dorse kaj flugile. Nur post kvar monatoj tiuj kanelflavaj partoj komencas blankiĝi, kio jam estas farita post unu jaro sed nur post du jaroj finas entute.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiuj nearktisaj gruoj pariĝas porĉiame, sed ili akceptas novan partneron se la eksa mortiĝas. Ili konstruas surplankan neston el junkoj, kie la ino demetas 1 ĝis 3 ovojn. Ambaŭ gepatroj laŭvice deĵoras ĉeneste kaj zorgas. Kovado daŭras unu monaton. Kutime du idoj eloviĝas kaj unu ido transvivas. La ido vintras la unuan jaron kun la gepatroj kaj separiĝas antaŭ la printempa migrado ĉar junuloj migras grupe. La 4an jaron ili jam estas sekse maturuloj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj vivas ĝis 22 aŭ 24 jarojn. Ili estas ĉiomanĝantaj: insektoj, ranoj, ronĝuloj, birdetoj, fisextoj kaj beroj somere. Vintre ili manĝas bluajn krabojn kaj tapiŝkonkojn. Ili manĝas en ebenaĵoj ankaŭ glanojn, helikojn, insektojn kaj kankrojn.

Tiuj gruoj migras sole, pare, familie aŭ laŭ etaj birdaroj, foje kun aro da Kanada gruo. Ili migras tage kaj haltas por ripozi kaj manĝi ĉe tradciaj ripozejoj. Ili vintras ĉe la samaj lokoj kie vintris unuajare kun siaj gepatroj.

Endanĝerigata specio[redakti | redakti fonton]

Kialoj por jarcenta malpliiĝo estis ĉasado, kolektado ĉu de ovoj ĉu de ekzempleroj, homa ĝenado kaj malaperigo de ties medio por terkulturado. Lastatempe danĝeroj estas poluado, kolizioj kontraŭ elektraj kabloj aŭ drataj bariloj, uraganoj, ktp. En kaptiveco danĝeroj estas malsanoj kaj parazitoj. Por la eksperimenta loĝantaro de Florido predado de linkoj endanĝerigis la eksperimenton.

Referencoj (angle)[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]