Amerika mikterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Amerika mikterio
Amerika mikterio, Tampa, Florido
Amerika mikterio, Tampa, Florido
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Mycteria
Specio: M. americana
Mycteria americana
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Amerika mikterioArbarcikonio, Wood Stork en Usono, cigüeñón, gabán huesito, cayama, cabeza secatuyuyú en hispanlingvaj landoj (Mycteria americana), estas granda vadbirdo de Ameriko de la familio de Cikoniedoj. Ĝi estis iam nomata "Arbaribiso", kvankam ĝi ne estas reale ibiso.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La kapo de la Amerika mikterio multe similas al tiu de ibiso.
Amerika mikterio dumfluge.

Plenkreskulo estas granda birdo kiu estas 83–115 cm alta kun 140–180 cm inter flugiloj. Maskloj tipe estas 2.5–3.3 kg pezaj; inoj 2.0–2.8 kg,[1] kvankam grandaj maskloj povas pezi ĝis 4.5 kg.[2] Ĝi aspektas tutblanka surgrunde, kun nigrecgrizaj kruroj kaj rozkoloraj piedoj. Dumfluge la fina bordoduono de flugiloj estas nigra. La kapo estas malhelbruneca kun nuda, nigra vizaĝa areo ĉirkaŭokule kaj kun tre markata nigra bendo al kapopinto, kaj la dika subenkurba beko estas malhele flaveca kaj nigreca ĉe la unua duono al bekobazo. Junulo estas pli senkolora versio de plenkreskulo, ĝenerale pli bruna kole, kaj kun pli pala beko. La nuda kapo kaj la longa beko, kiu povas esti ĝis 25.5 cm longa, faras la Amerikan mikterion distinga el aliaj grandaj vadbirdoj en sia teritorio.[3] La standardaj sciencaj mezuroj de la Amerika mikterio estas la jenaj: la flugiloj estas 42-49 cm, la supra bordo de beko 19-25 cm kaj la tarso estas 17.5-21.5 cm.[4]

Vivejo[redakti | redakti fonton]

Temas pri subtropika kaj tropika specio kiu reproduktiĝas en multe de Sudameriko, Centrameriko kaj Karibio. La Amerika mikterio estas la ununura cikonio kiu nune reproduktiĝas en Nordameriko. En Usono estas malgranda kaj endanĝerita reproduktanta populacio en Florido, Georgio, kaj Suda Karolino, kun ĵus malkovrita birdarejo en sudorienta Norda Karolino. Aliflanke en Sankta Katarino (Brazilo), ties malpliiĝo ŝajne inversis: post foresto inter fino de la 1960-aj jaroj kaj mezo de la 1990-aj jaroj, la specio troviĝas nune denove regule tie, pli precize en la regiono de la rivero Tubarão.[5] Ŝajne la humidejoj de la regiono de la rivero Paranao utilis kiel ĉefa loĝejo de la specio, el kie ĝi estas nune rekoloniigante iome el siaj iamaj preferataj lokoj.[6] Tutmonde ĝi estas konsiderata Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN pro sia granda teritorio.[7]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Amerika mikterio estas larĝaflugila ŝvebobirdo kiu flugas havante sian kolon foretende kaj siajn krurojn etende. Ĝi manĝas kutime ĉe malaltaj akvejoj kiuj koncentras fiŝojn en malfermaj humidejoj; ĝi oftas ankaŭ ĉe rizokampoj. Piedirante malrapide kaj majeste en neprofunda akvo ĝis sia ventro, ĝi serĉas predojn, kiuj, kiel ĉe plej parencoj, konsistas el fiŝoj, ranoj kaj grandaj insektoj. Ĝi kaptas fiŝojn per teno de sia malfermita beko en akvo ĝis ĝi detektas fiŝon.[8]

En Usono la Amerika mikterio favore ĉeestas kie estas taksodioj en marĉoj aŭ (malpli ofte) inter mangrovoj kaj najbara habitato.[9] La endanĝerita statuso de la Amerika mikterio rezultis en la savo de malgranda rura urbo Colquitt (Georgio). Kiam la Transportoservo (DOT) estis planante konstruon de Aŭtovojo 27, ili intencis preterpasi la malgrandan komunumon. La planoj inkludis novan ponton super Spring Creek (printempa rojo) kaj la marĉajn areojn ĉirkaŭ Colquitt. Tamen la rezidado de la Amerika mikterio en la marĉecaj arbaroj de Sudokcidenta Georgio postulis ke la DOT uzu la ekzistintan ponton en Colquitt. Se la nova ponto estus estinta konstruita kaj la urbo preterpasata, la urba ekonomio estus malmulte el kio estas nuntempe. Colquitt estas hejmo de Georgia Folk Life Play, nome Swamp Gravy, teatra produktaĵo kiu ĝuas kunlaboron de membroj el la tuta areo. Malnova kinejo ĉe la ĉefa placo estas nun renovigita por konferencejo kaj koncertejo, nome The Woodstork Center (Centro Amerika Mikterio).

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nestokolonio en Georgio, Usono

La Amerika mikterio estas specio de loĝantaj birdoj en humidejoj de malaltaj teroj kun arboj, kie ĝi konstruas grandan neston el bastonetoj en arbara arbo. Ili nestumas kolonie kun ĝis 25 nestoj en unu arbo.[9] Reproduktado okazas unufoje jare, la ino demetas 3-5 ovojn en tipa ovodemetado. La kovado daŭras 27–32 tagojn kaj estas farata de ambaŭ seksoj. La reprodukta ciklo de la Amerika mikterio estas komencata kiam akvejoj sekiĝas sufiĉe por koncentri fiŝojn en sufiĉa nombro por efika nutrado de idoj. Ĉiu ido pezas proksimume 60 g, ne kapablas flugi kaj estas helponecesa. Konkurado por manĝo estas terura, kaj se manĝo malabundas, nur la plej aĝaj idoj survivas. Unusemajnaj idoj estas nutrataj ĉirkaŭ 15 fojojn tage, kaj ili kreskas rapide. Dusemajnuloj pezas 10oble. Je 28 tagoj, ĉiu estas 25oble pli fortikaj. Dum la reprodukta sezono, la Amerikaj mikterioj bezonas ĉirkaŭ 180 kg el fiŝoj por manĝi ili mem kaj nutri siajn idojn. Kiam vetero estas tre varma, gepatroj ankaŭ kolektas akvon kaj alportas ĝin al la nesto por verŝi ĝin en la buŝojn de la idoj. Kiam la junuloj estas 4semajnaĝaj, ambaŭ gepatroj elnestiĝas por serĉi manĝon, kaj tio pluas ĝis la ida elnestiĝo. Junuloj povas plureveni al la kolonio dum pluaj 10 al 15 tagoj por ripozi aŭ klopodi akiri manĝon el siaj gepatroj. Kolonio estas konsiderata sukcesa se la gepatroj averaĝe atingas almenaŭ po 1.5 elnestiĝintan junulon por nesto.[10]

Ĉiu plenkreskulo defendas sian neston kontraŭ variaj predantoj. Korvedoj, vulturoj, kviskaloj kaj mefitoj klopodas rabi ties ovojn.[10] Lavursoj estas la ĉefaj predantoj de nestoj, kaj povas kaŭzi preskaŭ kompletkolonian nestomalsukceson kiam la akvo sekiĝas sub la nestoj en sekegaj jaroj ĉar ili povas facile atingi la neston uzante sekan grundon sun la arbo.[11] Plenkreskuloj havas malmultajn naturajn predantojn, sed neatentuloj estis kaptitaj de Misisipaj aligatoroj.[12]

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Amerika mikterio elflugante, mortorivero Hontoon, en Florido.

Tiu neotropisa specio ŝajne evoluis en tropikaj regionoj; ties nordamerika esto probable datas el post la lasta glaciepoko. Fosilia fragmento el Touro Passo troviĝanta ĉe Rojo Touro Passo (Rio Grande do Sul, Brazilo) povus esti el nuna vivanta specio; ĝi estas almenaŭ el fina Pleistoceno, el 10,000oj da jaroj.[13] Nordamerikaj fosilioj el tiu epoko estas de formortinta pli granda parenco, M. wetmorei. Tiu estis probable frata specio; ambaŭ kunvivis simpatriaj en Kubo fine de Pleistoceno.[14]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.sciencedirect.com/science?_ob=ArticleURL&_udi=B6VB5-452WBM7-1&_user=1533172&_rdoc=1&_fmt=&_orig=search&_sort=d&view=c&_acct=C000053602&_version=1&_urlVersion=0&_userid=1533172&md5=ad23f89a784591959de98e8355cf3e21
  2. [1]
  3. [2]
  4. Hancock, Kushlan & Kahl. (1992) Storks, Ibises, and Spoonbills of the World. Academic Press. ISBN 978-0-12-322730-0.
  5. Amorim & Piacentini (2006)
  6. Bencke (2007)
  7. BLI (2008)
  8. Sibley (2003): p.58
  9. 9,0 9,1 Ehrlich, Dobkin & Wheye (1992)
  10. 10,0 10,1 http://www.jaxzoo.org/animals/biofacts/WoodStork.asp
  11. [3]
  12. [4]
  13. Schmaltz Hsou (2007)
  14. Suárez & Olson (2003)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Amorim, James Faraco & Piacentini, Vítor de Queiroz (2006): Novos registros de aves raras em Santa Catarina, Sul do Brasil, incluindo os primeiros registros documentados de algumas espécies para o Estado [Novoj registroj de raraj birdoj, kaj unuaj registroj de kelkaj specioj, ĉe Santa Catarina, suda Brazilo]. Revista Brasileira de Ornitologia 14(2): 145-149 [Portugala kun angla resumo]. PDF plena teksto Elektronika suplemento
  • Bencke, Glayson Ariel (2007): Avifauna atual do Rio Grande do Sul, Brasil: aspectos biogeográficos e distribucionais [ĵusa birdospeciaro de Rio Grande do Sul: Biogeografiaj kaj distribuaj aspektoj"]. Konsultita 2007-JUN-22 ĉe Quaternário do RS: integrando conhecimento, Canoas, Rio Grande do Sul, Brazil. PDF resumo en portugala
  • EHRLICH, Paul R.. (1992) Birds in Jeopardy. Stanford, CA: Stanford University Press, p. 18. ISBN 0-8047-1967-5.
  • BirdLife International (BLI) (2008). Mycteria americana. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 2a Februaro 2009.
  • Schmaltz Hsou, Annie (2007): O estado atual do registro fóssil de répteis e aves no Pleistoceno do Estado do Rio Grande do Sul, Brasil [Nuna stato de la fosilia registraro de reptilioij kaj birdoj de Pleistoceno en Rio Grande do Sul"]. Konsultita 2007-JUN-20 ĉe Quaternário do RS: integrando conhecimento, Canoas, Rio Grande do Sul, Brazil. PDF resumo en portugala
  • Sibley, David Allen (2003): The Sibley Field Guide to Birds of Eastern North America. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45120-X
  • Suarez, William & Olson, Storrs L. (2003): New Records of Storks (Ciconiidae) from Quaternary Asphalt Deposits in Cuba. Condor 105(1): 150-154. DOI:10.1650/0010-5422(2003)105[150:NROSCF]2.0.CO;2 PDF plena teksto

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Alsop, Fred J. III (2002): Birds of Texas. DK Publishing, Inc., New York City. ISBN 0-7894-8388-2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]