Amerika nigra urso

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika nigra urso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Ursedoj Ursidae
Genro: Urso Ursus
Specio: U. americanus
Ursus americanus
Pallas, 1780
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika nigra urso (Ursus americanus), ankaŭ konata kiel la cinama urso, estas la plej multe renkontata indiĝena urso-specio de Nordameriko.

Taksonomio kaj vivregionoj de subspecioj[redakti | redakti fonton]

La Amerika nigra urso apartenas al la klaso mamuloj, la ordo karnovoroj, kaj la familio ursedoj.

La nune akceptataj subspecioj (kun iliaj vivregionoj) estas:

Ursus americanus altifrontalisla pacifika nordokcidenta marbordo de centra Brita Kolumbio ĝis norda Kalifornio kaj enlande ĝis tie kie renkontiĝas Idaho kaj Brita Kolumbio
Ursus americanus amblycepsKolorado, Nov-Meksiko, okcidenta Teksaso kaj la orienta duono de Arizono ĝis norda Meksiko; sudorienta Utaho
Ursus americanus americanus de orienta Montano ĝis la atlantika marbordo; de Alasko suden kaj orienten tra Kanado ĝis la atlantiko kaj suden ĝis Teksaso
Ursus americanus californiensisla Centra Valo de Kalifornio, norden tra suda Oregono
Ursus americanus carlottaeInsuloj de Reĝino Charlotte kaj Alasko
Ursus americanus cinnamomumIdaho, okcidenta Montano, kaj Vajomingo, orienta Vaŝingtonio kaj Oregono, nordorienta Utaho
Ursus americanus emmonsiisudorienta Alasko
Ursus americanus eremicusnordorienta Meksiko
Ursus americanus floridanus Florido, suda Georgio kaj Alabamo
Ursus americanus hamiltonila insulo Novlando
Ursus americanus kermodeila centra marbordo de Brita Kolumbio ( la Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj )
Ursus americanus luteolusorienta Teksaso, Luiziano, suda Misisipio
Ursus americanus machetesnordcentra Meksiko. La besto vivas en la ekoregiono okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj.
Ursus americanus pernigerKenaja Duoninsulo (Alasko)
Ursus americanus pugnaxAleksandra Insularo (Alasko)
Ursus americanus vancouveriVankuvera Insulo (Brita Kolumbio)

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu nearktisa specio estas trovebla i.a. en jenaj ekoregionoj : la alegan-altaĵaj arbaroj, la arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno, la arbaroj de norda-centra Rokmontaro, la centra-pacifikaj marbordaj arbaroj, la malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj, la malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo, la novanglaj-akadiaj arbaroj kaj la koloradiaj rokmontaraj arbaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]