Arbanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amerikanaso)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbanaso
Arbanaso en nederlanda parko
Arbanaso en nederlanda parko
Arbanaso, ino
Arbanaso, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Aix
Specio: A. sponsa
Aix sponsa
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Reproduktejoj (helverde), vintrejoj (blue) kaj la tutan jaron (malhelverde).
Reproduktejoj (helverde), vintrejoj (blue) kaj la tutan jaron (malhelverde).
Reproduktejoj (helverde), vintrejoj (blue) kaj la tutan jaron (malhelverde).
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La arbanaso (Aix sponsa) estas specio de anaso troviĝanta en Nordameriko. Ĝi estas unu el la plej koloraj el la nordamerikaj akvobirdoj.[1][2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kapo de masklo
Dumnaĝa masklo montranta ĉefajn karakterojn
Masklo
Masklo kaj ino kiu montras la kapajn distingilojn

La Arbanaso estas mezgranda anaso. Tipa plenkreskulo estas 47 al 54 cm longa kun enverguro de 66 al 73 cm. Tio estas ĉirkaŭ tri kvaronoj el la longo de plenkreska Platbeka anaso. Ĝi kunhavas genojn kun la azia Mandarenanaso (Aix galericulata).[1]

Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo. La maskla plenkreskulo havas distingan multkoloran brilan plumaron kaj ruĝajn okulojn, kun distinga blanka gorĝareo. Pli precize la beko jam montras buntan bildon, ĉar estas ĝenerale ruĝa kun tre rimarkinda flava fajna bordo en bazo, la supra bordo (inter naztruoj) estas nigra kaj sub tiu estas blanka areo, tiele estas trikolora beko nome ruĝa, blanka kaj nigra el sube supren; krome la pinto estas nigra kaj montras malgrandan hokon suben.

La kapo estas nigreca el malproksime sed tre malhelverda kaj brila deproksime. En ĝi rimarkindas ruĝaj iriso kaj okulringo. El la blanka gorĝareo eliras blankaj fajnaj bordoj al la kolflankoj kaj al la orelareo; same el la du flavaj anguloj el la bekobazo eliras blankaj bordoj el la krono kaj same el la orelareo kiel bordoj de la kresto kiu pendas super la nuko. Krom la verdaj briloj estas nuancoj purpuraj ĉefe en orelareo, kion emfazas la blankaj supra kaj suba bordoj. Sub la blanka kolumo la brusto prezentas brilan ruĝecbrunan (cinamokoloran) areon tre markata de fajna blanka punkteco. La subaĵo (kion kovras akvo dumnaĝe) estas blanka kaj la ventroflankoj estas sablokoloraj; inter brusto kaj ventroflankoj estas blanka kaj nigra separilaj linioj: tiele la subaj partoj montras similan distribuadon kiel ĉe la Mandarenanaso, nome blanka subaĵo, brusto pli bruna, ventroflankoj pli helaj kaj blankanigra separilo; ankaŭ ĉe la Arbanaso estas fajnega blanka strieco en ventroflankoj. La dorso montras brilon malhelverdajn pli supre kaj bluecajn pli sube. La kruroj estas flavecaj kun nigrecaj fingraj membranoj.

La ino, malpli kolora, havas blankan okulringon, blankan bordon de la bekobazo (kio ĉe la masklo estas flava) kaj blankecan gorĝareon. El tiom senkolora plumaro videblas eĉ ripoze la blua speguleto. Ambaŭ plenkreskuloj havas krestajn kapojn. Dum naĝado, la Arbanaso klinas sian kapon antaŭen kaj malantaŭen per skuaj movoj, kio faciligas sian vidadon.

La maskla alvoko estas ascenda fajfo, "jiii"; dum la inoj krias longegan, ascendan krion, "uu-ii," kiam estas ekscitata, kaj akran "kr-r-ek, kr-e-ek" por alarmalvoko.[3]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta vivejo estas arbaraj marĉoj, neprofundaj lagoj, lagetoj aŭ flakoj, kaj rojoj en orienta Nordameriko, la okcidenta marbordo de Usono kaj okcidenta Meksiko. Ili kutime nestumas en arbokavaĵoj proksime al akvo, kvankam ili profitas ankaŭ nestoskatoloj en humidejoj se disponeblas. La ino kovras sian neston el plumoj kaj aliaj mildaj materialoj, kaj la alto havigas iome da protekto kontraŭ predantoj.[4] Malkiel plej aliaj Anasoj, la Arbanaso havas akrajn ungojn por ripozi en arboj (de kio venas la komuna nomo) kaj povas, en sudaj regionoj, produkti du ovarojn en ununura sezono — la ununura nordamerika anaso kiu povas fari tion.[3]

Masklo en reprodukta plumaro
Aix sponsa - MHNT

La ino tipe demetas 7 al 15 blankecajn ovojn kiujn ŝi kovas averaĝe dum 30 tagoj.[3] Tamen, se la nestoskatoloj estas lokigitaj tro proksime, la inoj povas ovodemeti en la nestoj de najbaroj, kio povas konduki al nestoj enhavantaj tiom multajn kiom ĝis 40 ovojn kaj tio okazigas nesukcesan kovadon, kutimaro konata kiel "tronestumado".

Post eloviĝo, la anasidoj elsaltas el la arbonesto kaj direktas sin al akvo. La patrino alvokas ilin, sed ne helpas iel ajn.[4] La anasidoj povas salti el altoj de ĝis 88 m sen vundiĝi. Ili ĉiukaze preferas nestumadi super akvo por ke la idoj havu pli mildan alteriĝon, sed ili povas nestumi ĝis 140 m for el la akvolimo. La tagon post eloviĝo, la junuloj grimpas al la nestenirejo kaj saltas algrunden. La anasidoj povas naĝi kaj trovi sian propran manĝon jam.

Tiuj birdoj manĝas per plaŭdado aŭ piedirado surtere. Ili manĝas ĉefe berojn, glanojn kaj semojn, sed ankaŭ insektojn, kio faras ilin ĉiomanĝantaj.[4]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Masklo dumnaĝe

Tiuj nearktisaj anasoj estas la tutan jaron loĝantaj birdoj en partoj de siaj sudaj teritorioj, sed la nordaj populacioj migras suden por vintrumi.[5][6] Ili vintrumas en suda Usono ĉe la marbordo de Atlantiko. Ĉirkaŭ 75% el la Arbanasoj de la Pacifika Migrovojo estas nemigrantaj.[7] Estas populacioj ankaŭ en Kubo kaj Puertoriko.

Ili estas ankaŭ tiom popularaj, pro ties alloga plumaro, en akvobirdaj kolektoj ke ili estas ofte registrataj en Britio ĉar ili fuĝas — populacioj iĝis portempe setligitaj en Surrey pasinte sed ili ne estas konsiderataj memelteneblaj sammaniere kiel la tre proksime rilata Mandarenanaso. Pro ties indiĝena distribuado tiu specio estas ankaŭ eventuala natura vaganto en Okcidentan Eŭropon kaj estis registroj en areoj kiaj Kornvalo kaj en la Insuloj de Scilly kiujn kelkaj observintoj konsideris eble rilataj al naturaj birdoj; tamen, pro la populareco de la Arbanaso en kaptiveco estas tre malfacile certigi ties devenon el unu aŭ mala flankoj.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Du maskloj kaj unu ino

La populacio de la Arbanaso estis en akra malpliiĝo en la fino de la 19a jarcento kiel rezulto de terura habitatoperdo kaj komerca ĉasado kaj por viando kaj por plumaro por la industrio de virinaj ĉapeloj en Eŭropo. Komence de la 20a jarcento la Arbanasoj estis praktime malaperintaj el multe de siaj iamaj teritorioj. Kiel reago al la Migratory Bird Treaty proklamita en 1916 kaj la proklamo de la Federala Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918, la populacioj de Arbanasoj ekrekuperiĝis malrapide. Pro malpermeso de neregula ĉasado kaj protektado de la restanta habitato, la populacioj de Arbanasoj repliiĝis en la 1920-aj jaroj. La disvolviĝo de la artefaritaj nestoskatoloj en la 1930-aj jaroj havigis aldonan elanon al la produktado de Arbanasoj.[8]

Terposedantoj same kiel parkaj kaj naturrifuĝejaj administrantoj povas enkuraĝigi Arbanasojn konstruante arbanasajn nestoskatolojn ĉe lagoj, lagetoj kaj rojoj. Fulda, Minesoto, adoptis la Arbanason kiel neoficiala maskoto, kaj povas troviĝi granda nombro de nestoskatoloj en tiu areo.

Ankaŭ etendiĝantaj populacioj de Kanada kastoro tra la tutaj teritorioj de la Arbanasoj helpis la pliiĝon de la populacio ĉar la kastoroj kreas idealan arbaran humidejan biotopon por la Arbanasoj.[7]

La populacio de la Arbanaso ege pliiĝis en la lastaj jaroj. La pliiĝo ŝuldas al la laboro de multaj homoj kiuj konstruis arbanasajn nestoskatolojn kaj konservis neprajn habitatojn por ke la Arbanasoj reproduktiĝu. Dum la malferma sezono de akvobirda ĉasado, la usonaj ĉasistoj rajtas pafi nur du arbanasojn tage ĉe la migrovojoj kaj de Atlantiko kaj de Misisipio. Tamen, por la sezono de 2008–2009, la limo estis levata al tri. La arbanasa limo restas je du en la Centra Migrovojo kaj je sep en la Pacifika Migrovojo. Ĝi estas la dua plej komune ĉasata anaso en Nordameriko, post la Platbeka anaso [1].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Wood Duck. All About Birds. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 9a Julio 2010.
  2. Dawson, William. (2007) Neher, Anna: Dawson's Avian Kingdom Selected Writings. California Legacy, p. 37–38. ISBN 978-159714062.
  3. 3,0 3,1 3,2 Wood Duck. Ducks Unlimited Canada. Arkivita el la originalo je 2011-11-27. Alirita 4a Februaro 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-27. Alirita 2011-12-31.
  4. 4,0 4,1 4,2 "Wood Duck Fact Sheet, Lincoln Park Zoo". Arkivita el la originalo je 2015-12-20. Alirita 2011-12-31.
  5. Wood Duck Arkivigite je 2011-01-04 per la retarkivo Wayback Machine, Hinterland's Who's Who
  6. Wood Duck Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine, BirdWeb
  7. 7,0 7,1 Wood Duck. BirdWeb: The Birds of Washington State. Seattle Audubon Society. Alirita 9a Julio 2010.
  8. Wood Duck (Aix sponsa), USDA Natural Resources Conservation Service ftp://ftp-fc.sc.egov.usda.gov/WHMI/WEB/pdf/woodduck%281%29.pdf[rompita ligilo] konsultita la 9an de julio 2010

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]