Ametista brunkolombo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phapitreron amethystinus (Bonaparte, 1855) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ametista brunkolombo, Phapitreron amethystinus, estas specio de birdoj en la familio Columbidae. Ĝi estas endemio de Filipinoj kie ĝi troviĝas en Luzono, Polillo, Katanduanoj, Samaro, Boholo kaj Mindanao. Ĝi estas ĝenerale tre malabunda en multo de sia teritorio. Ilia naturaj habitatoj estas tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tropikaj malsekaj montanrarbaroj. Ĝi troviĝas en malaltaj teroj, sed probable preferas mezajn kaj altajn lokojn je 500-2000m. Ĝi estas plej ofte vidata sola aŭ en paroj, en kaj ĉirkaŭ fruktarboj.
Aspekto kaj taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ Constantino (2011), la ametists brunkolombo estas okulfrape simila al la Blankorela brunkolombo pro la ĉeesto de subokulaj blankaj linioj tuj sub la okulo.[1] Tamen, ĝi povas esti distingita de la ceteraj brunkolomboj, ĉar ili estas maloftaj profundarbaraj birdoj kun koloroj kiuj estas ĝenerale pli malhelbrunaj ol ĉe P. leucotis, kun bekoj kiuj estas rimarkeble pli longaj kaj pli pezaj ol ĝia tarso[2] kaj ampleksa pli blua purpura makulo sur ĝia mantelo.[1] Kelkaj el ĝiaj fizikaj trajtoj inkludas grizan nuancon kaj purpurbrunajn subajn partojn, riĉe sunbrunkolorajn subvostajn kovrilojn, malhelajn kaj blankajn subokulajn okulliniojn, ruĝecbrunajn mentonon kaj gorĝon kun pli malhelaj strioj, ombritaj sur brusto ĝis meze ĝis malhele obtuza bruno kun mallarĝe randaj malhelaj dorso kaj skapularoj.[3] Ili havas ankaŭ rozkoloran karnon ĉirkaŭ la okulo kun ametista aŭ purpura irizado sur la nuko.[4][5]
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Oni agnoskis kvar subspeciojn:[6]
- P. a. amethystinus - en Luzono, Samaro, Dinagat, Mindanao, Boholo, Polillo kaj Katanduanoj; malpli metaleca aspekto kaj pli granda
- P. a. imeldae -: en Marinduko; pli metaleca aspekto kaj pli malgranda
- P. a. maculipectus - en Panajo kaj Negroso; diferenca griza brusto kaj ĝenerala pli hela aspekto
- P. a. frontalis - en Cebuo; ĝenerala pli malhela aspekto kaj mankas la blanka strio sub la okulo. Probable formortinta. Ne vidata ekde 1892.
Laŭ la HBW kaj la BirdLife International Illustrated Checklist of the Birds of the World, tiu estis disigita en tri speciojn. Kun la nomiga kaj la imeldae subspecioj retenitaj kiel la Ametista brunkolombo, dum la maculipectus estas nomita Grizbrusta brunkolombo kaj la eble formortinta frontalis klasita kiel Cebua brunkolombo.
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Dieto konsistas el semoj kaj fruktoj. Kutime vidata sola aŭ en paroj, sed ankaŭ povas kolektiĝi en fruktarboj. La reprodukta sezono supozeble estas de februaro ĝis julio. Nesto estas nepriskribita, sed supozeble estas la tipa pigre konstruita kolombonesto el nur kelkaj branĉetoj sur arbobranĉo.[7]
Habitato kaj konservada statuso
[redakti | redakti fonton]Ili vivas en tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tropikaj malsekaj montararbaroj ĝis 2 500 metroj super marnivelo (2 000 m en Negroso kaj Panajo kaj nekonata en Cebuo). Ili vivas en humidaj internejoj kaj densaj duarangaj arbaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Constantino, 2011
- ↑ McGregor, 1909
- ↑ Baptista et al., 2017
- ↑ P. Simpson, pers. Commun., 11a de Septembro, 2017
- ↑ Allen, Desmond. (2020) Birds of the Philippines. Barcelona: Lynx and Birdlife International Guides, p. 60–61.
- ↑ “IOC World Bird List 6.3”, IOC World Bird List Datasets. doi:10.14344/ioc.ml.6.3.
- ↑ (2020) “Amethyst Brown-Dove (Phapitreron amethystinus), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.amedov1.01.
- Gibbs, David. (2001) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. Yale University Press, p. 421–424. ISBN 0-300-07886-2.
- Baptista, L.F., Trail, P.W., Horblit, H.M., Kirwan, G.M. kaj E.F.J. Garcia. 2017. Amethyst Brown-dove (Phapitreron amethystinus). In: del Hoyo, J., Elliott, A., Sargatal, J., Christie, D.A. & de Juana, E. (eld.). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions, Barcelona. Alirita el: >.
- Constantino, A. 2011. A calling amethyst brown-dove [HD]. Retrieved from Birding Adventure Philippines: http://www.birdingphilippines.com/2011/10/13/a-calling-amethyst-brown-dove-hd/
- McGregor, R. C. 1909. A manual of Philippine birds (Vol. 2). Ripol Classic Publishing House.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|