Amfibolito
En geologio, amfibolito estas metamorfa petro, konsistanta el amfibolo kaj plagioklazo.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
Amfibolito estas petro konsistanta ĉefe el amfibolo kaj plagioklazo, kun malmulte da kvarco. Ĝi estas tipe malhela, ofte kun blankecaj inkluzivaĵoj, tiel aspektanta sal-kaj-pipre. Amfibolitoj estas ordinare densaj kaj malmolaj.
Amfibolito el Masaĉuseco, Usono
Amfibolito el Italio
Amfibolito el Hispanio
Amfibolito el Novsudkimrio, Aŭstralio
Uzoj[redakti | redakti fonton]
En la frua neolitiko en centra Eŭropo (la Liniceramika kulturo kaj la Rössen-kulturo), homoj faris adzojn per amfibolitoj.
Hodiaŭ, amfibolio estas ofte uzata por fasadoj de konstruaĵoj, ĉar ĝi estas malmola, polurebla, facile disponebla, kaj pro ĝia alloga malhela koloro.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- Winter, John D., 2001. An introduction to Igneous and Metamorphic Petrology, Prentice Hall, ISBN 0-13-240342-0
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Sepp, Siim. Amphibolite (angle). Sandatlas.
- Amphibolite (angle). Mindat.org.