Amiato
Monte Amiata | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Alteco | 1 738 m s.l.m. | ||
Situo | Toskanio, Italio | ||
Geografia situo | 42° 53′ N, 11° 37′ O (mapo)42.88805555555611.622777777778Koordinatoj: 42° 53′ N, 11° 37′ O (mapo) | ||
| |||
Speco | Lafkupolo | ||
Aĝo | Plejstoceno | ||
Mineraloj | Riolito, Traĥito | ||
La monto Amiato (itale Amiata [Amjata]) estas montaro (pli ĝuste: malaktiva vulkano) en suda Toskanio, inter Sieno kaj Groseto.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La nomo devenas eble el la latina ad meata = "ĉe fontoj".[1].
La plej alta pinto atingas 1 738 m.
En Amiato estas la fontoj de pluraj nelongaj riveroj, el kiuj la plej longaj nomiĝas Paglia (86 km) kaj Fiora (80 km).
Nur ĉirkaŭ 60mil homoj loĝas en la tuta areo de Amiato; la plej grava urbeto estas Abbadia San Salvatore (preskaŭ 7mil loĝantoj).
Geologio[redakti | redakti fonton]

Amiato estas malaktiva vulkano, kies grandaj erupcioj okazis antaŭ ĉ. 300mil jaroj;[2] certas ke neniu okazis dum la lasta 12 jarmiloj, kvankam verŝajne vulkana aktiveco ĉesis multe pli frue.
Estas tamen tertremoj kaj aliaj spuroj de malgrava vulkana aktiveco. Tertremo en 1948 atingis forton 5 laŭ la skalo de Richter.
Historio[redakti | redakti fonton]
Jam dum prahistorio loĝis homoj en Amiato. La plej antikva arta atesto estas arkpafisto gravurita en kaverno apud Abbadia San Salvatore je 1050 m. Kvankam la dato estas malcerta, ĝi estis verŝajne farita dum la bronzepoko.
Laŭ Etruskoj Amiato estis sankta lando, kie loĝis ilia plej grava dio: Tinia (Jupitero por la romianoj).
En 1897 ekaktiviĝis apud Abbadia San Salvatore minejo de cinabro, kiu estis en la tuta mondo la plej grava post la minejo de Almaden en Hispanio por la produktado de hidrargo. La minejo estis fermita ĉirkaŭ en 1975; du muzeoj gardas nun memoron de tia agado.
Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La Abatejo de la Sankta Savanto (itale: Abbazia di San Salvatore), fondita de la Lombardoj en la 8-a jarcento, ankoraŭ montras antikvajn partojn, laŭ la romanika stilo. Same antikva kaj grava estas la Abatejo de Sankta Antimo (itale: Abbazia di Sant'Antimo).
En Amiato estas ankaŭ mezepokaj kasteloj (Arcidosso, Piancastagnaio ktp.) kaj pluaj artaj vidindaĵoj.