Amiga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amiga
modelo de elektronika aparato vd
Dum julio 1985 - nekonata/nuntempe
Lando Usono
Posedata de Patrik Rak vd
vdr
La originala Amiga 1000(1985) kun kelkaj periferaĵoj

Amiga estas familio kaj arkitekturo de personaj komputiloj originale kreitaj de Amiga Corporation kiel avangarda hejm-distrada kaj porlabora maŝino. La dezajnado je la Amiga komenciĝis en 1982 kun Jay Miner (1932-1994) kiel ĉefulo. Commodore lanĉis la komputilon al la merkato en 1985, post kiam ili aĉetis la firmaon. La maŝino havis tre bonan grafik- kaj son-kapablon kaj funkciis per la mult-taska operaciumo AmigaOS. Ĝia produktado finiĝis en 1996, sed daŭre estas klopodoj revivigi ĝian operaciumon por novaj komputiloj. La nomo amiga signifas en la hispana lingvo amikino.

Bazita sur procesoro Motorola 68k je 32-bitoj, La amiga estis granda antaŭeniro el 8-bitaj procesoroj kiel tiu de Commodore 64, kaj Amiga gajnis popularecon inter komputil-ŝatantoj ĉefe en Eŭropo. Ĝi ankaŭ trovis sian lokon en la video-produktado.

Kvankam konsiderita "antaŭa al sia tempo", ĝi malpli kostis ol siaj alternativaj Macintosh kaj IBM-PC. La komunumo de Amiga-uzantoj kulpigis Commodore pro supozata malbonaj merkattekniko kaj propagando, tiel, ke la komputilo estis vendata ĉefe kiel lud-maŝino. Tamen, en la komenco, oni propagandis ĝin por pliaj uzoj.

Interne,la Amiga havis specialajn blatojn (kunprocesiloj) por difinitaj taskoj: sono, video, enkodigo kaj animado. Tio liberigis la centran procesoron je specialaj kalkuloj. Oni taksis la Amiga-on tre taŭga por labori super sono kaj video.

Amiga 500 kun disketujo

Historio[redakti | redakti fonton]

La Amiga estis unue dezajnita fare de la malgranda entrepreno Amiga Corporation kiel la definitiva ludkonzolo. Antaŭ ol la merkat-lanĉo, la firmao estis aĉetita de Commodore , kaj la maŝino estis refarita kiel ĝeneral-uza komputilo. La unua modelo, nomita Amiga 1000, vendiĝis ekde 1985 kiel sukcedanto de Commodore 64 kaj rivalo de Atari ST.

Commodore poste konstruis diversajn novajn modelojn jen cele al ludado, jen por alt-postulaj taskoj. Tra la 1980-aj, tiu kombino de aparataro kaj operacia sistemo estis altvalora, sed je la mezo de la 1990-aj, aliaj sistemoj, ĉefe kongruaj kun PC-IBM malgrandigis aŭ forigis tiun avantaĝon.

La arkitekturo havis tri ĉefajn plibonigojn (sen konsideri tiujn faritaj ne de Commodore), per la Amiga 2000 en 1987, Amiga 3000 en 1990 kaj la Amiga 4000 en 1992. Krome,ekzistis alia serio, de pli malmultekostaj modeloj, kiel Amiga 500 (1987) kaj Amiga 1200 (1992).

Commodore bankrotis en 1994 kaj granda parto de sia kapitalo estis vendita al Escom, kiu reprenis la negocon dum iom da tempo ĝis sia ruiniĝo pro aliaj kaŭzoj.

Post la bankroto ankoraŭ estis tre aktiva komunumo de uzantoj kaj eĉ specialaj Amiga-revuoj kiuj publikiĝis ĝis la jaro 2000. Ankoraŭ restas komunumo de uzantoj; ekzemple, en decembro de 2006 estis prezentita nova versio de la operaciumo.