Amiklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amiklo (el la greka, tre lasciva) estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

Amiklo, reĝo de Lakonio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Lakedemono (aŭ Eŭroto, laŭ alia versio) kaj Sparto, do frato de Eŭridiko. Laŭ Apolodoro[1], li estis la patro de Jacinto kaj Kinorto; kaj laŭ Paŭzanio[2], ankaŭ de Laodamio, la edzino de Arkado, eponima heroo de Arkadio. Lia edzino estis Diomedo, filino de Lapito.

Amiklo fondis la samnoman urbon, en la centro de Lakonio. Kiam li mortis, sia filo Argalo heredis la tronon.

Antaŭe:Mitaj reĝoj de LakonioPoste:
LakedemonoAmikloArgalo

Partnero kaj idaro[redakti | redakti fonton]

Amiklo edziĝis al Diomedo, filino de Lapito, la filo de Apolono. Kun ŝi li havis la jenan idaron:

Filoj
Filinoj

Amiklo la niobido[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Amfiono kaj Niobo, do unu el la niobidoj. Venĝeme pro ofendo eldirita de ilia patrino, Apolono kaj Artemiso mortigis ĉiujn la gefilojn de Niobo, escepte de Kloriso kaj, laŭ kelkaj versioj, de Amiklo, kiuj ĵustatempe faris honorigan oferon al Leto, patrino de la gedioj. Kiam Lajo, laŭleĝa reĝo de Tebo, revenis al la urbo, Amiklo forfuĝis al Sparto, kie oni diris fondis la urbon Amiklo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 3.9.1. kaj 3.10.3.
  2. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.1.3 kaj 3.19.4.