Amikumu (retejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La oficiala emblemo de Amikumu

Amikumu estis la unua interkona retejo en Esperanto, kiu publikiĝis unuafoje la 3-an de januaro 2007 tuj post la Internacia Seminario (IS), sed oficiale lanĉiĝis la 18-an de februaro 2007 pro la Semajno de Internacia Amikeco. La IS planis krei propran interkonan retejon por ke ĝiaj partoprenantoj povu alŝuti fotojn kaj kontakti la alian poste.

La teamo de Amikumu konsistis el Chuck Smith (kunordigo, programado), Judith Meyer (programado), Jesse Alter (sistemadministrado) kaj Melissa Robertson (grafiko). La retejo atingis beta-fazon antaŭ sia eksiĝo. Ĝi ofertis ĉefe la eblon krei profilon kaj alŝuti fotojn, sed ili ankaŭ havis forumon kaj babilejon. Unikaj por la retejo estis la maniero sciigi pri temoj kiuj interesas vin, aldonante etikedojn kaj la integriĝo kun Google Maps.

La projekto estis revivigita kiel poŝtelefona aplikaĵo en 2017.

Malapero[redakti | redakti fonton]

La retejo estis programita ĉefe per Ruby on Rails. Bedaŭrinde en tiu frua periodo, tiu programlingvo rapidege ŝanĝiĝis kaj la servilo ĝisdatiĝis kaj subite la retejo ne plu funkciis, ĉar la malnova kodo ne funkciis en la pli nova sistemo, kiu estis aŭtomate ĝisdatigita en la servilo. Tiam la programistoj ĵus translokiĝis kaj havis novan laboron en Berlino. Bedaŭrinde tiu laboro estis tiom intensiva, ke la programista teamo ne havis sufiĉe da libera tempo por ĝisdatigi la kodon laŭ la novaj normoj de la programlingvo. Post kiam ili plu havis liberan tempon, evidentiĝis, ke ili devus reprogrami la tutan sistemon. La teamo konstatis, ke la bezonoj de tia retejo estas nun pli-malpli plenumita de ipernity kaj Facebook, do la teamo decidis, ke ili povus pli efike uzi sian tempon per agado por aliaj Esperantaj projektoj.

Historia templinio[redakti | redakti fonton]

  • 31-a de decembro 2006 - unua anonco dum la Internacia Seminario
  • 3-a de januaro 2007 - komencis publikan beta-testadon
  • 18-a de januaro 2007 - 100 membroj en 31 landoj
  • 26-a de januaro 2007 - 250 membroj en 50 landoj
  • 5-a de februaro 2007 - 500 membroj en 66 landoj
  • 21-a de februaro 2007 - 750 membroj en 70 landoj
  • 18-a de marto 2007 - 1000 membroj en 78 landoj
  • 19-a de aprilo 2007 - 1250 membroj en 80 landoj
  • 25-a de junio 2007 - anoncis turniron ĉe Full Tilt Poker
  • 21-a de aŭgusto 2007 - 1500 membroj en 92 landoj
  • 24-a de januaro 2008 - 1700 membroj en 96 landoj
  • septembro 2008 - la paĝo malaperis kaj estis nenia anonco pri la projekto
  • 2017 - revivigita kiel poŝtelefona aplikaĵo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]