Aminoacido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Generala strukturo de alfa-aminoacido
en ties nejonigita formo

Aminoacidoj estas organikaj molekuloj kiuj entenas du funkciajn grupojn, karboksilon (-COOH) kaj aminogrupon (-NH2). Oni identigis proksimume 30 diversajn aminoacidojn kiel konsistigantojn de proteinoj; 20 el ili estas relative oftaj kaj gravegaj.

Aminoacidoj en proteinoj estas alfa(α)-L-aminoacidoj. La aminogrupo troviĝas sur la karbono α, la karbono tuj apud la karboksilo.

Ĉiu aminoacido havas karakterizan flankan ĉenon, aŭ R-grupon, kiu donas kemian individuecon al la molekulo. Ĉi tiuj flankaj ĉenoj povas enhavi nombron da malsamaj strukturaj trajtoj, kiel nepolusajn grupojn (hidrokarbonojn), polusajn grupojn (-OH kaj -SH), polusajn acidajn grupojn (-COOH), kaj polusajn bazajn grupojn (-NH2).

La tipo de aminoacidoj en la proteina strukturo plejparte determinas la ecojn de specifaj proteinoj. Ekzemple, tiaj nesolveblaj, strukturaj proteinoj (kiel tiuj en haroj, lano, kaj tendenoj) entenas altajn procentojn de aminoacidoj kun nepolusaj flankaj ĉenoj. La pli solveblaj proteinoj (kiel enzimoj, albumino, kaj hemoglobino) entenas grandajn kvantojn da aminoacidoj kun polusaj, acidaj, aŭ bazaj flankaj ĉenoj.

Kvankam oni povus nomi la aminoacidojn troveblajn en proteinoj uzante IUPAK-nomenklaturon, oni kutime uzas nesistemajn nomojn. Oni uzas la tri-literajn mallongigojn kiam oni citas la sinsekvon de aminoacidoj en proteina strukturo. Rimarku, ke kelkaj mallongigoj ne estas deriveblaj de la esperantaj nomoj por tiuj ĉi aminoacidoj. La klarigo por tio estas la sama kiel ĉe la simboloj por la kemiaj elementoj.

Nomoj de la plej oftaj aminoacidoj:

Glicino (Gly, G), Alanino (Ala, A), Valino (Val, V), Leŭcino (Leu, L), Izoleŭcino (Ile, I), Fenilalanino (Phe, F), Tirozino (Tyr, Y), Triptofano (Trp, W), Serino (Ser, S), Treonino (Thr, T), Prolino (Pro), Asparagino (Asn, N), Cisteino (Cys, C), Glutamino (Gln, Q), Aspartato (Asp, D), Glutama acido/ Glutamato (Glu, E), Lizino (Lys, K), Arginino (Arg, R), Histidino (His, H), kaj Metionino (Met, M).

Aminoacidoj estas blankaj, kristalaj solidaĵoj, la plejparto el kiuj estas tre solvebla en akvo. Tiu solvebleco kaj iliaj relative altaj fandopunktoj supozigas al ni, ke aminoacidoj ekzistas en jona formo. Esploroj de aminoacidoj en solvaĵoj konfirmas ke ili estas ŝargitaj molekuloj. La ĉeesto de karboksilo kaj baza aminogrupo en la sama molekulo ebligas transdoni hidrogenan jonon en ia acid-baza reakcio. La produkto de ĉi tiu reakcio estas tiel nomata "ambaŭ-jono", aŭ Zwitter-jono (leg. "Cviter-jono").

Du aminoacidoj povas kunligiĝi per reakcio inter la karboksilo de unu aminoacido kaj la aminogrupo de la alia apuda aminoacido, kun formiĝo de peptido el 2 aminoacidoj (dupeptido).

Aminoacidoj

Alanino | Arginino | Asparagino | Aspartata acido | Cisteino | Fenilalanino | Glutamino | Glutamata acido | Glicino | Histidino | Izoleŭcino | Leŭcino | Lizino | Metionino | Prolino | Selenocisteino | Serino | Treonino | Triptofano | Tirozino | Valino

Aminoacidoj kodigitaj per nukleaj acidoj[redakti | redakti fonton]

Nomo Formulo Unu-litera
mallongigo
Tri-litera
mallongigo
Nomo Formulo Unu-litera
mallongigo
Tri-litera
mallongigo
Alanino
L-alanine-skeletal.svg
A
Ala
Metionino
L-Methionin - L-Methionine.svg
M
Met
Cisteino
L-Cysteine(wedged bonds).png
C
Cys
Asparagino
L-asparagine-skeletal.png
N
Asn
Aspartata acido
L-aspartic-acid-skeletal.png
D
Asp
Prolino
L-proline-skeletal.png
P
Pro
Glutamata acido
Glutaminsäure - Glutamic acid.svg
E
Glu
Glutamino
L-Glutamin - L-Glutamine.svg
Q
Gln
Fenilalanino
Fenyloalanina.svg
F
Phe
Arginino
Arginina.svg
R
Arg
Glicino
Glycine-2D-skeletal.png
G
Gly
Serino
L-serine-skeletal.png
S
Ser
Histidino
Histydyna.svg
H
His
Treonino
L-threonine-skeletal.png
T
Thr
Izoleŭcino
Isoleucin - Isoleucine.svg
I
Ile
Valino
L-valine-skeletal.svg
V
Val
Lizino
L-lysine-skeletal.png
K
Lys
Triptofano
L-Tryptophan - L-Tryptophan.svg
W
Trp
Leŭcino
L-leucine-skeletal.svg
L
Leu
Tirozino
L-tyrosine-skeletal.png
Y
Tyr

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]