El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amnéville - prononco laŭ sistemo IFA [amnevˈil], de 900 ĝis 1659 en Lotaringio kaj poste Luksemburgio malnovaltgermane kaj poste germane nomita Amenweiler, de 1871 ĝis 1902 same, france ankaŭ nomata Amnéville-les-Thermes - estas komunumo kaj banloko de Francio. Ĝi situas en la departemento Moselle - prononco [moZEL], nomata laŭ la france samnoma rivero Mozelo - en la historia kaj kultura regiono Loreno[1] kaj ekde 2016 en la nova administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 10 875 loĝantoj sur areo de 10,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 040 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Metz ([mɛs], esperante Messo)[2] kaj al la kantono Rombas / Rombach.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
La loko estas signifa turisma kuracloko. Najbare, la teritorio havas komunan limon kun Gandrange, Hagondange (Hagendingen), Marange-Silvange, Mondelange, Montois-la-Montagne, Moyeuvre-Grande, Pierrevillers, Richemont, Rombas (Rombach), Roncourt kaj Vitry-sur-Orne. Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas amnévillois respektive amnévilloises.

katolika kirko en la malcentra vilaĝo Malancourt-la-Montagne