Amnestio Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de AI

Amnestio Internacia (AI) (oficiale Amnesty International) estas tutmonda kampanja movado kiu agadas por antaŭenigi ĉiujn homajn rajtojn agnoskitajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliajn internaciajn normojn. Aparte, Amnestio Internacia kampanjas por liberigi ĉiujn prizonulojn de konscienco; certigi justan kaj senprokrastan proceson por politikaj prizonuloj; abolicii la mortpunon, torturon, kaj aliajn kruelajn traktadojn de prizonuloj; fini politikajn mortigojn kaj "malaperojn"; kaj kontraŭi ĉiujn homrajtajn mistraktojn, ĉu per registaroj aŭ per opoziciaj grupoj.

esperantlingva anonco pri Amnestio Internacia en Koncize 4-1991

Amnestio Internacia havas ĉirkaŭ tri milionojn da membroj kaj subtenantoj en 162 landoj kaj teritorioj. Aktivaĵoj varias de publikaj manifestacioj ĝis leter-kampanjoj, de homrajta edukado ĝis monkolektaj koncertoj, de individuaj apelacioj pri aparta kazo ĝis mondaj kampanjoj pri aparta demando.

Amnestio Internacia estas senpartia kaj sendependa de iuj registaro, politiko, aŭ religio. Amnestio Internacia estas financata grandparte de abonoj kaj donacoj de sia tutmonda membraro.

Eksteraj ligiloj