Amo en la tempoj de ĥolero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El amor en los tiempos del cólera
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Gabriel García Márquez
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1985
Eldonejo Penguin Random House
Loko de rakonto Karibaj Landoj
vdr

Amo en la tempoj de ĥolero (hispane El amor en los tiempos del cólera) estas romano verkita de la kolombia verkisto kaj Nobel-premiito Gabriel García Márquez. Ĝi estis eldonita por la unua fojo en 1985. Traduko al la angla estis publikigita en 1988 fare de Alfred A. Knopf.

En la hispana la nomo de la romano estas ambigua, ĉar cólera estas kaj malsano de ĥolero kaj kolero.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj el la romanoj de Gabriel Garcia Marquez, la intrigo de la romano estas malrapide teksita de multaj rakontoj en la vivoj de la diversaj roluloj en la romano. Tamen la ĉefa intrigo de la romano estas la longdaŭra amo de Florentino Ariza al Fermina Daza, kiu estas edziĝinta al d-ro Juvenal Urbino.

La romano malfermiĝas kun priskribo de la vivoj de Fermina Daza kaj Juvenal Urbino, kiuj estis geedzitaj dum kvindek jaroj. Ĝi priskribas ilian vivon kune, ĝis la morto de Juvenal Urbino en la aĝo de 81, kaŭzita de falo de ŝtupetaro. Ĉe la entombigo Florentino Ariza alvenas en la domon kaj deklaras sian eternan amon por Fermina Daza kaj ŝi kolere repudias lin.

De tie la rakonto iras reen kvindek kvin jarojn, kaj priskribas la konatecon de Florentino Ariza kaj Fermina Daza. Florentino Ariza estas la ekstergeedza filo de riĉa komercisto al malriĉa patrino, kaj Fermina Daza estas la filino de riĉa enmigrinto kaj orfo de ŝia patrino. Li rimarkas ŝin kiam li alportas telegramon al ŝia patro, kaj enamiĝas al ŝi. Li flirtas kun ŝi interŝanĝante leteroj, kaj ŝi poste respondas al li, kaj tiel komencas sekretan amrakonton inter ili kiu okazas tute sur la paĝoj de iliaj leteroj. Finfine ŝia patro malkovras la aferon kaj prenas ŝin longan vojaĝon, sed ŝi daŭre korespondas kun Florentino Ariza. Reveninte ŝi revidas lin, kaj rimarkas, ke ŝi ne vere amas lin, kaj en unu frazo malakceptas lin kaj tute ĉesas ĉiun kontakton kun li.

La resto de la romano priskribas la amrakonton inter Fermina Daza kaj Juvenal Urbino, kaj en la sama tempo kiel Florentino Ariza daŭre amas Fermina Daza, kvankam li amoras kun multaj aliaj virinoj dum tiu tempo. Post multaj rakontoj priskribantaj la diversajn amojn, la romano revenas al la punkto kie Juvenal Urbino mortis, kaj al la malakcepto de Florentino Ariza. Li skribas leterojn al ŝi denove, kaj malrapide iĝas amiko, kaj poste ankaŭ ŝia amanto.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La romano estas studado de ĉiuj aspektoj de amo, interalie nedezirita amo (Florentino por Fermina), edziĝa amo (Fermina kaj Juvenal), senseksa amo (Florentino kaj Leona), junaĝa amo (Florentino kaj Fermina komence de la rakonto), adulta amo (Juvenal), longdistanca amo (Florentino kaj Fermina), kaj maljunaĝa amo. Fakte tiu lasta aspekto hegemonias en la romano, ĉar la ĉefa temo estas la rilatoj de eksgeamantinoj kiuj ne povis en sia junaĝo realigi sian amon (almenaŭ lian amon) kaj post la morto de ŝia edzo, li povis jam deklari sian amon de tiam kaj dum tiu longa vivdaŭro. La novaj geamantoj ekas ŝipveturadon laŭ rivero, sed la ŝipo ne rajtas albordiĝi ĉar komencis epidemio de ĥolero kaj la gemantoj disponis de plia kaj plua vivdaŭro por ĝui la neatenditan postsekvon de nekomencita amovivo. La rilatoj priskribitaj en la romano temas samtempe pri sekso, aĝo, socio, arto, morto kaj amo. Tio pri ĝeneralaj konceptoj; krome estas la bunta priskribo de la kolombia vivo.

Filmadapto aperis en 2007, fare de Mike Newell, kun aktoroj kiel Giovanna Mezzogiorno, Javier Bardem, Unax Ugalde kaj Benjamin Bratt